Debut

Kovro de Debut

Debut (esperante Unua prezento), eldonite je julio 1993, estas albumo de islanda kantistino/kantverkistino/muzikistino Björk. Ĝi estis ŝia unua sol-projekto post de forlasi The Sugarcubes sed ne estis ŝia efektiva debuto (Björk), kiu eldoniĝis je 1977. La albumon produktis Nellee HOOPER, kaj ĝi estigis la aŭdantaron de Björk ekster Islando kaj kultajn sekvantarojn en la Unuiĝinta Reĝlando, Usono, kaj aliloke. Sone, la albumo estas mikso de elektronik-dancmuzika kaj pop-muzika stiloj ("Violently Happy," "Big Time Sensuality," "There's More to Life Than This"), novepoka stilo ("One Day," "The Anchor Song," "Aeroplane," "Human Behaviour"), kaj delogaj ritma-bazitaj kantoj ("Venus as a Boy," "Come to Me"). Debut atestiĝis platena en Usono. "Play Dead," la kunlaboro de Björk kaj David ARNOLD, aldoniĝis kiel fina bonusa trako en reeldonita versio de la albumo post de la unuopaĵo gajnis sukceson en Britio dum malfrua 1993.

Debut estris la "Heatseekers" liston de Billboard kaj atingis n-ron 61 en la usona "Billboard 200" listo. Ĝi atingis n-ron 3 en la Britia Albuma Listo.

Je 1998, Q (Kuo)-magazinaj legantoj elektis Debut kiel la 74-a plej bonega albumo ĉiame. Oni vendis pli da 3 milionoj da kopioj de la albumo tutmonde.[1]

Listo de trakoj

  1. "Human Behaviour" Homa Konduto (Björk/Hooper) – 4:12
  2. "Crying" Plorado (Björk/Hooper) – 4:49
  3. "Venus as a Boy" Venuso Kiel Knabo (Björk) – 4:41
  4. "There's More to Life Than This" Estas Pli je Vivo ol Tiu (Björk/Hooper) – 3:21
  5. "Like Someone in Love" Kiel Iu Enamiĝinta (Burke/VanHeusen) – 4:33
  6. "Big Time Sensuality" Gravega Volupteco (Björk/Hooper) – 3:56
  7. "One Day" Iu Tago (Björk) – 5:24
  8. "Aeroplane" Avio (Björk) – 3:54
  9. "Come to Me" Venu al Mi (Björk) – 4:55
  10. "Violently Happy" Perforte Feliĉa (Björk/Hooper) – 4:58
  11. "The Anchor Song" La Ankro Kanto (Björk) – 3:32
  12. "Atlantic" Atlantiko (Björk) (Japanio-nura bonusa trako) – 2:04
  13. "Play Dead" Ludi Kiel Morta (Björk/Arnold/Wobble) (Britio/Portugalio/Japanio-nura bonusa trako) – 3:58

Listoj kaj atestadoj

Lando Maksimuma pozicio Atestado Vendado
Aŭstralio 10
Aŭstrio 27
Francio 25
Germanio 24
Irlando 10
Japanio 64
Norvegio 9
Svedio 2 Ora 20,000+
Svislando 18
Unuiĝinta Reĝlando 3 2X Platena 600,000+
Usona Billboard 200 61 Platena 921,000+

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. About Us (Pri Ni) Arkivigite je 2007-06-05 per la retarkivo Wayback Machine. One Little Indian Records (Unu Eta Indiano Albumoj). Retrovita je la 7-a de junio 2007. (angle)

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.