David Yellin
| David Yellin | |
|---|---|
| |
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 19-an de marto 1864 en Jerusalemo |
| Morto | 12-an de decembro 1941 (77-jaraĝa) en Jerusalemo |
| Tombo | Juda tombejo de la Olivarba Monto |
| Lingvoj | hebrea |
| Ŝtataneco | otomana Palestino Brita mandato Palestino Otomana Imperio |
| Familio | |
| Edz(in)o | Itta Yellin (en) |
| Infanoj | Avinoam Yellin (en) |
| Okupo | |
| Okupo | edukisto cionisto politikisto hebreisto universitata instruisto |
David YELLIN (en hebrea: דוד ילין; 19a de Marto, 1864 – 12a de Decembro, 1941) estis instruisto, esploristo de la hebrea lingvo kaj literaturo, politikisto kaj unu el la estroj de Jiŝuv, nome la palestinaj judoj antaŭ la fondo de Israelo, la fondinto de la unua Hebrea Lernejo por Instruistoj, unu el la fondintoj de la Komitato por la Hebrea Lingvo kaj de la Sindikato de Instruistoj de Israelo, kaj de la jerusalema kvartalo Ziĥron Moŝe, tiam de nereligiaj instruistoj, nun de ortodoksaj konservativaj Ĥaredoj.
Li ankoraŭ tre juna redaktis pionirajn gazetojn. En 1890 li fondis la Komitaton por la Hebrea Lingvo kun Eliezer Ben-Jehuda, Chaim Hirschensohn, Ze'ev Yavetz, Abraham Moses Luncz, Yaakov Meir kaj Yechiel Michael Pines. En 1953 la Akademio de la Hebrea Lingvo estis establita sur la bazo de tiu komitato.
En la 1900-aj jaroj li estis partianoj de la Otomana Imperio kaj tute defendis la inkludon de Palestino en tiun enton kie judoj povis estis senprobleme akceptita de la otomana regado. En 1917 dum la Unua Mondmilito Yellin kaj aliaj cionistaj estroj estis ekzilitaj al Aleksandrio. Post la publikigo de la Balfour-deklaro, kaj Mandata Palestino establiĝis sub la Britia regado, Yellin ekdefendis la dividon de Jerusalemo en apartaj municipoj.[1]
En 1925, kiam malfermiĝis la Hebrea Universitato de Jerusalemo, li estis invitita instrui hebrean gramatikon kaj mezepokan hebrean poezion. En 1936 li estis nomumita profesoro de literaturo en la universitato. Yellin verkis nombrajn librojn pri lingvo, historio kaj mezepoka literaturo.
Yellin estis unu el la plej gravaj fakuloj en la procezo de revivigo de la hebrea lingvo, kaj partikulare aktiva por la stampado de neologismoj. Malkiel Eliezer Ben-Jehuda, kiu emis uzi arabajn vortojn por krei hebreajn neologismojn, Yellin preferis uzi nur klasikajn hebreajn fontojn. Li estis partikulare interesita en bibliaj hapaksoj, kies signifoj ne ĉiam klaras, kaj li reuzis ilin, foje ŝanĝante siajn signifojn. Por ekzemplo, li reuzis la vorton "minzar", kiu aperas en la libro de Nahum, kaj probable signifas "reĝo", por signifi monaĥejon (pro asocio kun la vorto nazir, monako). Aliaj vortoj kiuj li kreis, kaj kiuj iĝis oftaj en Moderna hebrea estas vortoj por fotografio (צילום), ŝerco (בדיחה), agrikulturisto (חקלאי), aktoro (שחקן), kaj aliaj.
Notoj
- ↑ Isom-Verhaaren, Christine; Schull, Kent (2016-04-11). Living in the Ottoman Realm: Empire and Identity, 13th to 20th Centuries. Indiana University Press. pp. 15, 312. ISBN 978-0-253-01948-6.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.


