David MacGill

David MacGill
Persona informo
Naskiĝo 1915
en Skotlando Skotlando
Morto 7-an de decembro 1996
en Nov-Zelando Dunedin, Novzelando
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Nov-Zelando Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Infano Stefan MakGill Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

David MACGILL (Daĉjo) naskiĝis en 1915 kaj mortis la 7-an de decembro 1996 en Dunedin (Novzelando) sekve de aŭtoakcidento survoje al familia rekuniĝo. La familianoj funebris lin kaj laŭ maoria kaj laŭ budhisma manieroj.

MacGill naskiĝis en Skotlando, sed vivis en Novzelando (1921-77, 1993-96) kaj Japanio (1977-93). Esperantisto de ĉ. 1935, li estis dum multaj jaroj eduka oficisto de la landa Esperanto-asocio (ĝis 1973) kaj produktis dekon da sonbendaj kursoj kaj programoj en Esperanto, i.a. La vivo de Zamenhof, La rakonto pri Aojagi, Homo kaj La vojaĝo de la maorioj. Dumviva membro de UEA, li plenumis delegitajn funkciojn de post 1948 seninterrompe: de la 60-jaroj ankaŭ kiel fakdelegito pri vegetarismo kaj budhismo, poste kiel vicdelegito en Kioto. En sia familio li esperantistigis kvar generaciojn: instigis sian patrinon lerni, instruis la lingvon al ĉiu sia infano (inter kiuj denaske al sia famiĝonta filo Stefan), kaj nun liaj nepoj parolas Esperanton denaske. Ok jarojn antaŭ sia morto MacGill deponis ĉe la Centra Oficejo de UEA "materialon por nekrologo" kun la rimarko: "utilus se oni petus al aliaj homoj aktivaj simile verki".

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.