David Goodis
| David Goodis | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Naskiĝo | 2-an de marto 1917 en Filadelfio | |
| Morto | 7-an de januaro 1967 (49-jaraĝa) en Filadelfio | |
| Tombo | Roosevelt Memorial Park (en) | |
| Lingvoj | angla vd | |
| Ŝtataneco | Usono | |
| Alma mater | Universitato Temple Simon Gratz High School (en) | |
| Profesio | ||
| Okupo | verkisto romanisto scenaristo | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
David GOODIS (naskiĝis la 2-an de marto 1917 en Filadelfio; mortis la 7-an de januaro 1967 samloke) estis usona romanisto kaj scenaristo de krimfikcio konata pro sia verkado de noveloj kaj romanoj en la ĝenro de nigra fikcio.
Naskita en Filadelfio, Goodis alterne loĝis tie kaj en Novjorko kaj Holivudo dum siaj profesiaj jaroj. Laŭ kritikisto Dennis Drabelle, "Malgraŭ lia [universitata] edukado, kombinaĵo de etneco (juda) kaj temperamento permesis al li simpatii kun eksteruloj: la laborantaj malriĉuloj, la maljuste akuzitoj, fuĝantoj, krimuloj."[1]
Vivo
Goodis kreskis en Filadelfio kaj studis ĵurnalismon. En 1938, li translokiĝis al Novjorko kaj verkis por revuoj, foje sub diversaj pseŭdonimoj. Dum ĉi tiu tempo, lia unua romano, Retreat from Oblivion (Retiriĝo el Forgeso), estis publikigita. En la sekvaj jaroj, Goodis ĉefe verkis radiodramojn. Post kiam kelkaj el liaj noveloj komence ne sukcesis allogi filmproduktantojn, lia romano Dark Passage (Malhela Trairejo), komence publikigita kiel serialo, fariĝis granda sukceso kaj estis adaptita en filmon en 1947 kun Humphrey Bogart kaj Lauren Bacall. Pluraj aliaj romanoj ankaŭ estis adaptitaj en filmojn. Goodis estas konsiderata unu el la plej gravaj aŭtoroj de film-noir. Post lia morto, liaj verkoj malofte estis presitaj en Usono, sed lia verkado ricevis signifan atenton, precipe en Francio. Goodis mortis pro apopleksio en la aĝo de 49 jaroj.
Verkaro
- Retreat from Oblivion (1939)
- Dark Passage (1946)
- Behold This Woman (1947)
- Nightfall (1947) akk Convicted, The Dark Chase
- Of Missing Persons (1950)
- Cassidy's Girl (1951)
- Of Tender Sin (1952)
- Street of the Lost (1952)
- The Burglar (1953)
- The Moon in the Gutter (1953)
- Black Friday (1954)
- The Blonde on the Street Corner (1954)
- Street of No Return (1954)
- The Wounded and the Slain (1955)
- Down There (1956) akk Shoot the Piano Player
- Fire in the Flesh (1957)
- Night Squad (1961)
- Somebody's Done For (1967) akk The Raving Beauty
Referencoj
- ↑ Drabelle, Dennis, "David Goodis's 'Five Noir Novels of the 1940s & 50s': Dark tales of losers", May 24, 2012.
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

