David B. Wingate

David B. Wingate
Persona informo
Naskiĝo 11-an de oktobro 1935 (1935-10-11) (90-jaraĝa)
en Smith's Parish
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater universitato Cornell Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo ornitologo
ekologo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Dro. David Balcombe Wingate OBI, 11-a oktobro 1935, estas ornitologo, naturalisto kaj konservadisto. Li naskiĝis en Bermudo.

En 1951, 18 survivintaj nestoparoj de Bermuda petrelo estis trovitaj, post tri jarcentoj de supozata formorto, sur rokaj insuletoj en Castle Harbour fare de usona ornitologo Robert Cushman Murphy kaj de bermuda naturalisto Louis L. Mowbray. Kune en la veturo estis 15-jaraĝa bermudano nome David B. Wingate, kiu ekde tiam dediĉis sian vivon al la savo de tiu birdo kaj en 1966 li iĝis la unua bermuda konservadisma funkciulo. Wingate planis programon por konstrui cementajn nestotruojn kaj ellignajn strukturojn por la nestotruaj tuneloj por elteni for la iome pli grandajn kaj konkurencajn Blankvostajn tropikbirdojn, kaj restaŭris la najbaran insulon Nonsuch por ke ĝi estu futura ebla bazo por la specio.

Kariero

En 1951 li helpis Robert Cushman Murphy kaj Louis L. Mowbray remalkovri birdospecion supozita formortinta ekde la 1620-aj jaroj, nome la Bermuda petrelo.

Tio kondukis lin studi Zoologion ĉe la Universitato Cornell, kaj revenis al la defio savi la Bermudan petrelon en 1958. Li iĝis la Konservo Funkciulo de la Bermudregistara Parkodepartamento el 1966 ĝis sia retiriĝo en 2000.

Li ankaŭ remalkovris la specion de la Nigrakrona petrelo en Haitio en 1963.

Lia longvivaj klopodoj reporti la Bermudan petrelon reen el la preskaŭ formorto kondukis lin entrepreni la holisman restaŭradon de tuta antaŭkolonia ekologio de barilinsulo, laŭ projekto konata kiel 'vivomuzeo' de Insulo Nonsuch, reenmetante kelkajn aliajn speciojn en la procezo.

Li ricevis multajn honorojn kaj premiojn.

Li havas tri filinojn. Lia plej aĝa filino, nome Janet, verkis premiitan edukan membiografion pri la projekto Nonsuch de ŝia patro, kiu estis adoptita de la Bermuda Eduka Ministerio kiel lernolibro. Pli ĵuse, Rare Birds: The Extraordinary Tale of the Bermuda Petrel and the Man Who Brought It Back from Extinction (raraj birdoj, la eksterordinara rakonto de la Bermuda petrelo kaj de la homo kiu portis ĝin reen el la formorto), nome biografio de Wingate kaj historio de lia lukto por savi la petrelojn, estis publikita en oktobro 2012.

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.