Darß
| Darß | ||
|---|---|---|
| Duoninsulo | ||
| regiono [+] | ||
| Lando | Germanio | |
| Supermara alteco | 2 m ü. NHN [+] | |
| Koordinatoj | 54° 25′ 0″ N, 12° 32′ 0″ O (mapo)54.41666666666712.533333333333Koordinatoj: 54° 25′ 0″ N, 12° 32′ 0″ O (mapo) | |
| Horzono | UTC+01:00, UTC+02:00 [+] | |
![]() |
||
| Darß | ||




Darß [da:s] estas terkolo kaj nuna meza parto de duoninsulo ĉe la germania bordo de la Balta Maro inter la urboj Rostock kaj Stralsund. Ĝis la 14-a jarcento temis pri insulo: tiam la kreo de tajdofluaj fosaĵoj ligis la teritorion al la pli suda eksa insulo Fischland kaj tiun al la kontinenta parto de Germanio sude - ekestis duoninsulo "Fischland-Darß". En la 19-a jarcento plia tia fosaĵo ankaŭ ligis la pli orientan ĝistiaman insulon Zingst al la tereno Darß, tiel ke ekestis la nuna duoninsulo Fischland-Darß-Zingst, kiu dividas lagunaron nomatan "Darß-Zingster Boddenkette" sude de la maro norde.
Norde kaj okcidente la teritorio limiĝas per la Balta Maro, sude per la lagunoj "Saaler Bodden" kaj "Bodstedter Bodden", sudokcidente per la terkolo Fischland kaj oriente per la duoninsulo Zingst. Kaj inter nordo kaj sudo kaj inter oriento kaj okcidento la areo ampleksas dek ĝis dek du kilometrojn. La teritorio Darß ampleksas la vilaĝojn Born auf dem Darß, Prerow, Wieck auf dem Darß kaj la vilaĝon Ahrenshoop de la komunumo Ahrenshoop: la sudaj komunumopartoj de Ahrenshoop, Althagen kaj Niehagen, tamen apartenas al la teritorio Fischland.
Etimologio
La nomo Darß devenas de la malnovslava vorto dračĭ por dorna arbusto.
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.




