Daniela Deneva Power

Daniela Deneva Power
Persona informo
Lingvoj Esperantobulgararusa
Ŝtataneco Usono
Bulgario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto (1974–)
terfizikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Daniela Deneva POWER (bulgare Даниела Денева Пауър; naskita Daniela DENEVA en Trjavna, provinco Gabrovo, Bulgario) estas bulgara-usona esperantistino.

Daniela Deneva studis geofizikon en la Universitato de Sofio kaj doktoriĝis pri sismologio en 1983. Poste ŝi laboris en la Geofizika Instituto de Bulgara Akademio de Sciencoj. De 1990 ŝi laboras en la fako pri geomagnetiko de Carnegie-Instituto de Sciencoj en Vaŝingtono. Krome ŝi instruas matematikon en Columbia, Marilando.

Daniela Deneva eklernis Esperanton en la Universitato de Sofio en 1974 kaj ekuzis ĝin samjare en Internacia Arkeologia Tendaro ĉe la Nigra Maro. Ŝi partoprenis en pluraj Universalaj Kongresoj kaj prelegis en Internaciaj Kongresaj Universitatoj.

Ŝia edzo estas Charles Power, iama Konstanta Kongresa Sekretario de UEA, verkisto, tradukisto kaj ŝatanto de scienco kaj sciencfikcio, kiu forpasis en aprilo 2025. Omaĝe al li estis kreita en 2025 la "Premio Karlo Pov" por sciencaj prelegoj [1].

Verkaro

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. (eo) En la 110-a uk, Brno, reokazos la faka forumo kaj premio pirlot, kaj aperos nova premio power por sciencaj prelegoj, Universala Esperanto-Aoscio, Gazetaraj Komunikoj, n-ro

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.