Daniel Hopfer

Daniel Hopfer
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1470 (1470-01-01)
en Kaufbeuren
Morto 1-an de januaro 1536 (1536-01-01) (66-jaraĝa)
en Aŭgsburgo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Infanoj Hieronymus Hopfer (en) Traduki, Lambert Hopfer (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo gravuristo
kuprogravuristo
desegnisto
grafikartisto
armisto
pentristo
vidartisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Gib Frid.

Daniel HOPFER (1470, Kaufbeuren-1536, Aŭgsburgo) estis germana gravuristo de stilo de manierismo. Oni konsideras lin la unua kiu uzis la akvaforton kiel tekniko por gravurarto, antaŭ 1500, do antaŭ Albrecht Dürer. Li laboris ankaŭ por lignogravurado.

Daniel Hopfer familiariĝis kun la uzado de akvaforto por la dekorado de kirasoj, periodo el kiu oni konservis glavon en la Germanisches Nationalmuseum de Nurenbergo. Tiu traktado per acido de la metaloj estis konata en Eŭropo ekde 1400 proksimume, kaj ties uzado por ornami armaĵojn alvenis al Germanio eble el Italio fine de la 15a jarcento.

Li havis tri filojn, Jörg, Hieronymus kaj Lambert, el kiuj la du laste menciitaj estis pluigantoj de la patra metio, Hieronymus en Nurenbergo kaj Lambert en Aŭgsburgo. Ankaŭ la du filoj de Jörg, nome Georg kaj Daniel, estis famaj gravuristoj, patronitaj de Maksimiliano la 2-a de Habsburgo, kies sukcedanto nome Rudolfo la 2-a de Habsburgo, eĉ nobeligis Georg. La Hopferuloj realigis ĉiajn tipojn de verkoj, ĉefe kopiojn de aliaj artistoj kiaj Andrea Mantegna, Albrecht Dürer, Jacopo de' Barbari, Marcantonio RaimondiAlbrecht Altdorfer, inter aliaj.

La Virgulino kun la Infano.

Bibliografio

  • Daniel Hopfer von Kaufbeuren, Meister zu Augsburg 1493-1536. Ed. Eyssen: Dissertation, Ruprecht-Karls-Universität, Heidelberg, 1904.
  • Hollstein's German Engravings Etchings and Woodcuts 1400-1700. Vol. XV. A.L. Van Gendt B.V., Blaricum, 1986.
  • The Renaissance Print 1470-1550. David Landau and Peter Parchall. Yale University Press, 1994. ISBN 0-300-06883-2

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.