Daniel Freund
| Daniel Freund | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 14-an de oktobro 1984 (41-jaraĝa) en Aachen | ||||
| Lingvoj | germana vd | ||||
| Ŝtataneco | Germanio | ||||
| Alma mater | Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo Universitato de Lepsiko | ||||
| Partio | Alianco '90/La Verduloj | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | politikisto | ||||
| |||||
| En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Daniel FREUND, naskiĝis la 14-an de oktobro 1984 en Akeno estas germana politikisto kaj eŭropa deputito elektita en 2019 kaj reelektita en 2024.[1]
Biografio
Studadoj
Li akiris diplomon pri politika scienco, ekonomio kaj juro de la Universitato de Lepsiko, poste magistron pri publikaj aferoj de la Instituto de Politikaj Studoj en Parizo, dum kiu li faris studan viziton al la Elliott School en Universitato George Washington.
En 2005 li aniĝis al la partio Alianco '90/La Verduloj.
Kariero
Post plenumado de kelkaj staĝoj tie, Freund laboris de 2013 ĝis 2014 kiel asistanto de la eŭropa deputito Gerald Häfner en Bruselo. De julio 2014, li laboris ĉe la oficejo de Travideblo Internacia en Bruselo kiel "Estro de Pledado por EU-Honesteco" ĝis majo 2019[2].
Dum la Eŭropaj balotoj de 2019, Alianco '90/La Verduloj gajnis 21 el la 96 germanaj parlamentaj seĝoj[3] kaj Freund, kiu estis dudeka sur la Verdula listo, estas elektita al la Eŭropa Parlamento.
Li reprezentas la parlamentan grupon Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco kiel ano de la komisiono pri Buĝeta Kontrolo kaj de la komitato pri Konstituciaj Aferoj[4], kaj por la Konferenco pri la estonteco de Eŭropo. Freund ankaŭ estas anstataŭa membro de la komisiono pri Transporto kaj Turismo[5]. Komence de la mandata periodo 2019-2024, Freund fondis la intergrupon por "la batalo kontraŭ korupto en la EU"[6], kiun li kunprezidas kun Roberta Metsola, kaj li estas ano de la intergrupo por la defendo de la rajtoj de GLAT-homoj.
Ekde sia elekto, Daniel Freund partoprenis en la intertraktadoj pri ĝenerala kondiĉa reĝimo por protekto de la buĝeto de la Unio. Daniel Freund ankaŭ pledas por kreo de sendependa etika komitato.
Referencoj
- ↑ oficiala konfirmo pri la reelektiĝo de 2024 (germane)
- ↑ Daniel Freund: Kariertabelo (arkivo) ĉe www.europarl.europa.eu
- ↑ Eŭropaj balotoj de 2019: la verduloj kreskas (arkivo, ĉe Le Monde, 26-a de majo 2019 (france)
- ↑ Daniel Freund arkivo ĉe Verduloj/AFE (konsultita la 20-an de januaro 2021)
- ↑ Daniel Freund arkivo ĉe www.votewatch.eu (angle)
- ↑ https://www.anticorruptionintergroup.eu/ Arkivigite je 2021-05-06 per la retarkivo Wayback Machine arkivo
Vidu ankaŭ
- Dokumentfilmo de Arte Arkivigite je 2021-01-23 per la retarkivo Wayback Machine: Hungario, Orban kaj Jurŝtato, kie Freund estas unu el la ĉefaj intervjuitoj.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

