Daniel Bomberg

Daniel Bomberg
(c1483–1549)
Hiddoushei Berakhot verkita de Rashba (1235-1310), presita de Daniel Bomberg - Venecio, 1523.
Hiddoushei Berakhot verkita de Rashba (1235-1310), presita de Daniel Bomberg - Venecio, 1523.
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 1483
en Antverpeno, Belgio
Morto 21-a de decembro 1553
en ĉe Antverpeno, Belgio
Lingvoj hebrealatina vd
Ŝtataneco Suda Nederlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo tipografo
presisto
eldonisto
artovendisto
libropresisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Hebrew prints (en) Traduki kaj gravurado Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Venecio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Daniel BOMBERG estis belga hebreisto, bibliisto, tipografo kaj eldonisto de sennombraj hebreaj biblioj kun komentoj, kaj aŭtoro multaj gramatikaj, leksikografaj filozofaj kaj etikaj verkoj. En la 7-a de decembro 1515, Bomberg sukcesis havi privilegion de la papo Leono la 10-a por eldoni librojn en la hebrea. En 1517, ĉiuj privilegioj estis revokitaj, tamen Bomberg ree havis siajn rajtojn konfirmitaj de la Senato en 1518. Kiam la privilegioj elspiris en 1525, Bomberg provis renovigi la rajtojn je 5 pliaj jaroj sed la Senato, timante komplikaĵojn kun la ekleziaj aŭtoritatuloj decidis ne plu pasigi la decidoproponon.[1]

En 1548 la papo Paŭlo la 3-a ekspedis sian ambasadoron por cenzuri la veneciajn hebreajn publikaĵojn, sed Bomberg argumentis, ke la malnovaj manuskriptoj ne devas ŝanĝiĝi, kaj sukcese rezistas al la papa premo. Kvankam la eklezio ne sukcese influis la presadon de Bomberg dum lia vivo, antaŭ 1553 la Talmudo estis bruligita en Italio kaj la eklezio aktive serĉis limigi sian publikigon kaj cirkuladon.

Lia eldonejo presis ĉirkaŭ 200 hebreajn librojn, inklude de Siddurim (preĝolibroj), responsa[2], juraj kodoj, verkoj de filozofio kaj etiko, komentoj kaj pli. Li estis la unua hebrea presisto en Venecio kaj la unua ne-juda presisto de hebreaj libroj.

Biografio

Lia patro Cornelis van Bomberghen estis Kapelmajstro en Antverpeno ĉirkaŭ 1501. Marino Sanuto la Juna nomas lin "Daniele da Norimberga" (Nurenbergo), sed ĉi tio eble estas simpla miskompreno. Li establiĝis kiel librokomercisto en Venecio, kun granda riĉaĵo disponebla, tiam kiam li amikiĝis ĉirkaŭ 1514 al Felice da Prato, judo, kiu konvertiĝis al katolikismo kaj eniris la ordon de la Grandaj Aŭgustenanoj, el kiu li lernis la hebrean.

Li financis la presadon de latina traduko de la Psalmaro farita de la religiuloj, dediĉita al papo Leono la 10-a, eldonita la 5-an de septembro, 1515 de la presisto Peter Liechtenstein. La 23an de aprilo, la tri viroj petis de la veneciaj aŭtoritatoj rajtigon presi, kun ekskluziveco de dek jaroj, por aliaj tekstoj, inkluzive de du hebreaj Biblioj kaj la latina traduko de la kabalaj traktatoj Sefer ha-temuna kaj Imre Shefer; la rajtigo estis donita, sed la projekto sukcesis nur por la Biblioj.

Babilonia Talmudo, dua eldono, Venecio, presita inter 1525 k 1539.

Verkaro

  • Biblia rabbinica, 1517
  • Vetus Testamentum Hebraice, 1517
  • Pentateuchus hebraeum et chaldaeum, 1517
  • 1519, ספר תרומת הדשןביאורים ... על פרש"י בחמשה חומשי תורה
  • 1521, ספר מצות הגדול
  • Biblia hebraica, 1525
  • Bibliotheca Judaica, Julius Furst, 1540
  • Concordantiae hebraicae, 1581

Literaturo

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Copyright in the Renaissance: Prints and the Privilegio in ...
  2. Responsa konsistas je korpaj da skribaj decidoj kaj verdiktoj, donitaj de juraj fakuloj responde al demandoj adresitaj al ili. En la moderna epoko, la esprimo estas uzita por priskribi decidojn kaj verdiktojn faritajn de akademiuloj en historia religia juro.
  3. Britannica.com

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.