Damso
| Damso | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskonomo | William Kalubi Mwamba |
| Aliaj nomoj | Damso |
| Naskiĝo | 10-an de majo 1991 (35-jaraĝa) en Kinŝaso |
| Lingvoj | belga franca lingvo |
| Ŝtataneco | Demokratia Respubliko Kongo Belgio |
| Familio | |
| Frat(in)o | Michkavie (mul) |
| Infano | 1 |
| Okupo | |
| Okupo | repisto muzikproduktisto kantisto aktoro |
William Culubin (n. la 10-an de majo 1992 en Kinŝaso), pli bone konata sub lia artista nomo Damso, estas konga-belga repisto[1].
Frua vivo
Damso naskiĝis en la Demokratia Respubliko Kongo en la urbo Kinŝaso. Kiam li estis naŭjara, li forlasis la landon kun sia familio pro sanga armita konflikto kaj transloĝiĝis al Belgio. Damso famiĝis en 2015 per sia kanto Poséidon. Li subskribis kontrakton kun Universal[2].
Edukado
Post studentiĝado ĉe mezlernejo, la gepatroj de Damso instigis lin por ke li daŭrigu siajn studojn de merkatiko kaj psikologio. Tamen Damso pasigis pli da tempo registrante en sonstudio, kio negative influis liajn studojn. Ĉi tio kaŭzis kolizion kun liaj gepatroj, precipe kun lia patro, kuracisto en la Kinŝasa Medicina Centro[3]. Damso klarigis ankaŭ ke li "eĉ estis elpelita el la domon". Ĉi tio fariĝis grava periodo de lukto por la artisto, kiu devigis lin loĝi en malsamaj lokoj de la urbo. Damso ne havis alian elekton ol klopodi vendi siajn produktojn. La artisto diris ankaŭ ke li "studis merkatan psikologion, sed rasismo multe influis siajn vivelektojn kaj ke li neniam sentis sin akceptita pro tio". Li provis trovi laboron, havis intervjuojn, sed li neniam sukcesis kaj pro tio li entreprenis eksterleĝajn agadojn, ĉar li ne provis esti ruza kaj bezonis monon. Tio ĉi ĝenis lin, sed ĝi ankaŭ devigis lin fari siajn proprajn elektojn.
Diskaro
- Batterie faible (2016)
- Ipséité (2017)
- Lithopédion (2018)
- Qalf (2020)
- Qalf Pt.2(2021)
Honoroj
Li gajnis diversajn premiojn por plej bona muzikisto interalie tri fojojn la premion Platinum.
Referencoj
- ↑ (fr) Stéphanie Binet, Damso, rappeur pas si méchant, Le Monde.fr,, la 19-an de junio 2017.
- ↑ (fr) Biografio de Damso Arkivigite je 2020-03-01 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ (fr) Intervjuo kun Damso, revuo Jeune Afrique
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

