DFG/VK
| DFG/VK | ||
|---|---|---|
| asocio | ||
| Landoj | Germanio vd | |

La asocio Deutsche Friedensgesellschaft – Vereinigte KriegsdienstgegnerInnen, mallongigo DFG/VK, kreiĝis en 1974 per fuzio de la antaŭa Germana Porpaca Societo Deutsche Friedensgesellschaft de 1892 kaj la Asocio de Militservorifuzantoj (germane "Verband der Kriegsdienstverweigerer", VK). Ĝi estas la gvida porpaca kaj kontraŭarmea organizaĵo en Germanio.
La "Bildungswerk für Friedensarbeit" en Berlino, fondita de la urba DFG/VK-grupo, havis kelkajn jarojn sian oficejon apud Germana Esperanto-Junularo en strato Unter den Linden en la eksa FDJ-domo.
La "Bildungswerk für Friedensarbeit" en Bonno, fondita en 1979, inter la dua duono de la 1980-aj kaj la dua duono de la 1990-aj jaroj organizis ĉiujare kvar Esperanto-kursojn, kiujn gvidis kutime Thomas Pusch, Klaus Dahmann kaj Eva Formaggio.
Deklaro, subskribenda de ĉiuj membroj de DFG/VK:
|
Milito estas krimo kontraŭ la homaro. Mi decidis, subteni nenion kategorion de milito kaj aktive partopreni en la forigo de kaŭzoj pro milito. Mi rezistas kontraŭ ĉiuj planoj kaj preparoj por milito kaj dissolvos ĉiujn sociajn kaj politikajn strukturojn, sur kiu baziĝas milito. |
Famaj membroj
- Kurt Tucholsky
- Fritz Küster, inter la jaroj 1927 kaj 1929 unu el la prezidantoj de DFG, ĝis 1933 sola prezidanto
- Berthold Jacob
- Martin Niemöller, ekde la jaro 1957 prezidanto de DFG, ekde la jaro 1958 ankaŭ de IdK kaj post la unuiĝo kun VK al DFG-VK ankaŭ ties prezidanto
- Berthold von Deimling, majoro en la kolonio Germana Sudokcidenta Afriko kaj oficiro en la Unua Mondmilito, kunfondinto de la respublika, kontraŭimperiisma kaj kontraŭmonarkia asocio Reichsbanner Schwarz-Rot-Gold.
- Paul von Schoenaich, prezidanto de 1929 ĝis 1933 kaj de 1946 ĝis 1951
- Georg Schümer, membro de la parlamento de Prusio, de 1920 ĝis 1929 membro en la centra estraro de DFG
- Petra Kelly, kunfondis la verda partion de Germanio, DIE GRÜNEN, kaj asocion nomatan Bund für Soziale Verteidigung ("ligo por socia defendo"), membro de federacia parlamento Deutscher Bundestag
Literaturo
- Friedrich Karl Scheer: Die Deutsche Friedensgesellschaft (1892–1933). Organisation-Ideologie-Politische Ziele (la societo "inter 1892 kaj 1933. Organizado-Ideologio-Politikaj celoj"), 2-a, plibonigita eldono. Frankfurt/Main 1983 ISBN 3881296220
- DFG-VK (eld.): Für Frieden, Gerechtigkeit und eine menschenwürdige Zukunft; Grundsätze und Arbeit der DFG-VK (germane: "por paco, justeco kaj humana estonto, fundamentoj kaj laboro de la societo DFG-VK"), ISBN 3-922319-25-4
- Informa broŝuro: Nur friedlich denken ist zu wenig – Friedensarbeit fördern – Mitglied werden! (germane: "Nur pace pensi tro malmultas - subteni paclaboron - iĝi membro!")
Eksteraj ligiloj
- societa retejo (germane)
- retpaĝo pri la societa historio Arkivigite je 2007-09-28 per la retarkivo Wayback Machine (germane)
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

