DBm

Ĉi tiu artikolo temas pri mezurunuo. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon DBM.

dBmdBmW (decibelo-milivato) estas mezurunuo de povumnivelo esprimita per dekbaza logaritma decibela (dB) skalo rilate al unu milivato (mW). Ĝi estas ofte uzata de teĥnikistoj kaj inĝenieroj pri radiofonio, mikroondilo kaj optika fibra komunikado por mezuri la povumon de telekomunikadaj sistemoj laŭ logaritma skalo, kiu povas esprimi kaj tre grandajn kaj tre malgrandajn valorojn en mallonga formo. dBW estas simila unuo mezurata rilate al unu vato (1000 mW) anstataŭ milivato. La decibelo (dB) estas sendimensia unuo, uzata por kvantigi la proporcion inter du valoroj, kiel ekzemple la signalo-bruo-proporcio. La dBm ankaŭ estas sendimensia,[1][2], ĉar ĝi kompareblas al fiksa referenca valoro la dBm-kvanto estas absoluta.

La dBm ne estas parto de la Internacia Sistemo de Unuoj (SI) kaj tial estas malrekomendita de uzo en dokumentoj aŭ sistemoj, kiuj aliĝas al SI-unuoj (la responda SI-unuo estas la «vato»). Tamen, la unuo «decibelo» (dB) por relativaj kvantoj, sen iu ajn sufikso estas Ne-SI unuoj akceptitaj por uzado kun SI, kiu estas akceptita por uzo kune kun SI-unuoj. La nivelo de povumo P relative al unu milivato estas skribita LP/(1 mW) konforme al SI.[3] por konformiĝi al la SI[4].

En akustiko kaj telefonio, dBm estas tipe referencita relative al la 600-oma impedanco[5] ofte uzata en telefonaj voĉretoj, dum en radiofrekvenca domajno dBm estas tipe referencita relative al 50-oma impedanco[6].

Konverto de unuoj

Povumnivelo je 0 dBm respondas al povumo je 1 milivato. Pliiĝo de nivelo de 10 dB estas ekvivalenta al dekobla pliiĝo de povumo. Tial, pliiĝo de nivelo de 20 dB estas ekvivalenta al 100-obla pliiĝo de povumo. 3 dB-pliiĝo de nivelo estas proksimume ekvivalenta al duobligo de la povumo, kio signifas, ke nivelo de 3 dBm respondas proksimume al povumo de 2 mW, pro la fakto ke log10 2 = 0,30103. Simile, por ĉiu 3 dB-malkresko de nivelo, la potenco estas reduktita je proksimume duono, farante ke −3 dBm respondas al povumo de proksimume 0,5 mW.

Por esprimi arbitran povumon P en mW al x en dBm, la jena esprimo povas esti uzata:[7]

Inverse, por esprimi arbitran povumnivelon x en dBm al P en mW:

Ekzemploj

Konsideru ni tipan sendratan Wi-Fi-transsendopovumo pri tekokomputiloj. La interŝangha povumo estas P = 32 mW. Sekvas ke la povumnivelo esprimata en decibelon estas : LP/(1 mW) = 10.log10 32/1 = 10.log10 25 = 50.log10 2 ≈ 15 dBm.

Aliaj valoroj trovighas en la suba tabelo.

Povumo (dBm) Povumo (W) Notoj
80 dBm 100 kW Tipa dissendopovumo de FM-radiostacio kun 50-kilometra disvastigo.
60 dBm 1 kW = 1000 W Tipa RF-radiado de mikroondilo.

Maksimuma RF-eliga povumo permesita kun rajtigo por radioamatoraj stacioj .

50 dBm 100 W

Tipa totala varmoradiado elsendita de homa korpo (pinto je 31,5 THz). Tipa RF-eliga povumo por radioamatoraj stacioj.

40 dBm 10 W Povumo de tipa transmisio per elektroreta komunikado (PLC).
33 dBm 2,0 W Maksimuma elira povumo per poŝtelefono UMTS (3G) (telefono klaso 1).

Maksimuma elira povumo per poŝtelefono GSM850/900.

30 dBm 1,0 W = 1000 mW Tipa RF-elfluado de mikroondilo.
Maksimuma eliga povumo pri GSM 1800/1900 poŝtelefono 
27 dBm 500 mW Tipa poŝtelefona dissenda povumo de poŝtelefono.

Maksimuma elira povumo per poŝtelefono UMTS (3G) (telefono klaso 2).

24 dBm 250 mW Maksimuma elira povumo per poŝtelefono UMTS (3G) (telefono klaso 3).
21 dBm 125 mW Maksimuma elira povumo per poŝtelefono UMTS (3G) (telefono klaso 4).
20 dBm 100 mW Bludento (klaso 1), 100 m atingodistanco (maksimuma eliga povumo por FM-transsendilo).

Tipa povumo de sendrata enkursigilo (Wi-Fi).

15 dBm 32 mW Tipa sendrata LAN-dissenda povumo de tekokomputiloj.
4 dBm 2,5 mW Bludento (klaso 2), kun 10 m atingopovo.
3 dBm 2,0 mW La preciza valoro estas 1,9952623 mW.
0 dBm 1,0 mW = 1000 µW Bludento (klaso 3), kun 1 m atingopovo.
-3 dBm La preciza valoro estas 501 µW.
-10 dBm 100 µW Tipe la maksimuma povumo, kiu povas esti ricevita en sendrata reto (−10 ĝis −30 dBm).
-30 dBm 1,0 µW = 1000 nW

Referencoj

  1. Green, Lynne D.. (2019) Fiber Optic Communications (angle). CRC Press. ISBN 9781000694512.
  2. Kosatsky, Tom. (2013) Radiofrequency Toolkit for Environmental Health Practitioners (angle). British Columbia Centre for Disease Control.
  3. Thompson, A.; Taylor, N. (2008) (in angle), Guide for the Use of the International System of Units (SI), NIST Special Publication SP811, §8.7, http://physics.nist.gov/cuu/pdf/sp811.pdf 
  4. Thompson, A.; Taylor, N. (2008) (in angle), Guide for the Use of the International System of Units (SI), NIST Special Publication SP811, §8.7, http://physics.nist.gov/cuu/pdf/sp811.pdf 
  5. Bigelow, Stephen. (2001) Understanding Telephone Electronics (angle). Newnes, p. [htt://archive.org/details/isbn_9780750671750/e/16 16]. ISBN 978-0750671750.
  6. Carr, Joseph. (2002) RF Components and Circuits (angle). Newnes, p. [htt://archive.org/details/rfcomnentscirc00carr/e/n62 45]–46. ISBN 978-0750648448.
  7. Sobot, Robert. (2012) Wireless Communication Electronics: Introduction to RF Circuits and Design (angle). Springer. ISBN 9783030486303.

Tradukfonto

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.