Curt Kessler
| Curt Kessler | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Morto | 14-an de marto 1972 |
| Lingvoj | Esperanto |
| Ŝtataneco | Germanio |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto verkisto |
Curt KESSLER [Kurt Kesler), (naskiĝis la 29-an de novembro 1900, mortis la 14-an de marto 1972) estis germana esperantisto. Kessler agadis kiel dresdena esperantista aktivulo en la tempo de la malpermeso de Esperanto-organizaĵoj en GDR (1949–1961).
Kessler laboris kiel tramisto.
Esperantista agado
Post 1945 li kolektis Esperanto-geamikojn por novkomenci la agadon post la jaroj de malpermeso (1936–1945). Sur la ruino de la lasta Esperanto-hejmo en Dresdeno li starigis Esperanto-flagon kaj afišon kun informoj pri aktualaj adresoj.
En 1946 li instruis Esperanton en la Popola Altlernejo Dresden-Klotzsche. En la sama jaro la Loka Grupo Dresdeno havis en sep urbdistriktaj grupoj 120 membrojn. En 1949 Kessler varbcele prelegis en Klotzsche.
Ĝis la 24-a de januaro en 1949 la grupo en Dresdeno estis devige malorganizita. Poste aktivuloj renkontiĝis en loĝejoj kaj restoracioj, sed bezonis permesilon de la polico, kiun Kessler prizorgis.
Ekde septembro 1956 Kessler eldonis informilon kun novaĵoj, kiun li multobligis per "Tausendfachstempel" (multobliga stampilo) kaj dissendis al multaj adresoj. Li entute produktis 22 eldonojn ĝis 1965.Inter alie li en februaro 1958 konstatis progreson, sed postulis pliajn rajtojn, speciale la permeson de Esperanto-organizaĵoj en GDR por eldoni lernolibrojn, vortarojn kaj informilon.[1][2]
Li produktis ankaŭ poštkartojn kaj legaĵojn kaj multobligis ilin per sia stampilo.
Inter 1958 kaj 1963 li eldonis 9 Dresdenajn Kajeretojn kaj krome serion da legaĵoj por esperanta instruado.
Kessler akceptis en Dresdeno multajn en- kaj erksterlandajn esperantistajn gastojn.
Verkoj
- Dresdenaj Kajeretoj 1.Rakontoj kaj Noveletoj (C. Kessler kaj A.Kofman) 1958.
- Dresdenaj Kajeretoj 2 Elementarwörterbuch Eo-Deutsch 1958.
- Dresdenaj Kajeretoj 3 Spritaĵoj, Humoraĵoj, Enigmoj 1958.
- Dresdenaj Kajeretoj 4 Hadumoth 1959.
- Dresdenaj Kajeretoj 5.
- Dresdenaj Kajeretoj 6 Kiel Stelaro estas Farita 1960.
- Dresdenaj Kajeretoj 7 Timo 1963
- Dresdenaj Kajeretoj 8.
- Dresdenaj Kajeretoj 9 Gravaj Argumentoj por Esperanto 1963.
- Deutsche Redensarten und Redewendungen in Esperanto. In: der esperantist 5/1969 (Folge I) bis der esperantist 8/1972 (Folge XIV).
Literaturo
Klaus Urban: Curt Kessler – Kämpfer für Esperanto. In: AGG-Rundbrief 15 (2/2004, Arbeitsgruppe GDREA-Geschichte (Hrsg.), Berlin, S. 19.
Referencoj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

