Cugy VD

La mallongigo VD en Cugy VD staras por la svisa Kantono Vaŭdo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Cugy.
Cugy
Blazono de Cugy
Blazono de Cugy
Blazono de Cugy
Cugy
Cugy
Cugy
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Centro de Vaŭdo
Geografia situo CH1903: 538830 / 159399 (mapo)46.5830555555566.6405555555556Koordinatoj: 46° 35′ N, 6° 38′ O; CH1903: 538830 / 159399 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj 2535
Areo 2,90 km²
Alteco 710 m super marnivelo
Poŝtkodo 1053
Komunumkodo 5516
Mapo de Cugy
Mapo de Cugy
Situa mapo de Cugy
vdr

Cugy estas komunumo en la Distrikto Centro de Vaŭdo en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 2 535 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio

La komunumo Cugy situas en la sudo de la regiono Centro de Vaŭdo (en franca lingvo Gros-de-Vaud), sur la monteta tavolo sur la akvodislimo inter la riveroj Talent de la riversistemo de Rejno en nordo kaj Mèbre de la riversistemo de Rodano en sudo. La komunumo apartenas al la aglomeraĵo de la kantonĉefurbo Laŭzano. La komunumo konsistas el la vilaĝo Cugy kaj diversaj novaj loĝokvartaloj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,90 km², de kiuj 35,9% estas kovritaj de arbaro, 37,6% servas por agrikulturo kaj 26,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

La komunumo Cugy limas en nordo al Bretigny-sur-Morrens, en oriento al Laŭzano, en sudo al Le Mont-sur-Lausanne, en sudokcidento al eksklavo de Laŭzano, kaj en okcidento al Morrens.

Trafiko

Tra Cugy pasas pasas la kantona ĉefvojo n-ro 150 de Laŭzano al Thierrens. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas 2 kilometrojn sudoriente de la komunumo apud Laŭzano. Pere de la loka buslinio n-ro 60 de la regiona laŭzana transportentrepreno la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio

La unua dokumenta mencio de Cugy datiĝas el la jaro 968 kiel in villa Cuzziaco; el la jaro 1147 datiĝas mencio kiel Cusi. En la jaro 1163 la bieno Cugy apartenis al la Abatejo Montheron. Dum la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Cugy apartenis al la Voktejo Laŭzano. Post la revolucio ĝi apartenis al la Distrikto Echallens, kaj surbaze de la administra reformo de 2006 ĝi kun efiko de la 1-a de januaro 2008 ĝi estis integrita al la nova Distrikto Centro de Vaŭdo.[3]

Vidu ankaŭ

  • Aliaj lokoj kun la nomo Cugy

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj



Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.