Competencia oficial
| Competencia oficial | |
|---|---|
| filmo | |
| Originala titolo | Competencia oficial |
| Originala lingvo | hispana lingvo |
| Kina aperdato | 2021, 17 mar. 2022, 1 jun. 2022, 25 feb. 2022, 17 jun. 2022 |
| Ĝenro | komedia filmo |
| Kameraado | Arnau Valls Colomer |
| Reĝisoro(j) | Gastón Duprat • Mariano Cohn |
| Produktisto(j) | Jaume Roures |
| Scenaro | Gastón Duprat • Mariano Cohn • Andrés Duprat |
| Loko de rakonto | Hispanio |
| Rolantoj | Antonio Banderas • Penélope Cruz • Irene Escolar • Melina Matthews • Oscar Martínez • Pilar Castro • Manolo Solo • José Luis Gómez |
| Produktinta firmao | The Mediapro Studio |
| Honorigoj | Premio Feroz for Best Comedy |
| IMDb | |
Competición oficial (Oficiala konkurenco) estas hispan-argentina komedia filmo de 2021 reĝisorita de Mariano Cohn kaj Gastón Duprat, laŭ scenaro de Duprat, Cohn kaj Andrés Duprat. Estas protagonistoj Antonio Banderas, Penélope Cruz kaj Oscar Martínez.
Intrigo
Riĉega maljunulo (Humberto Suárez), interesata por lasi heredon al la mondo dubas inter konstruado de ponto aŭ financado de filmo. Finfine li decidas financi filmon farita de la plej bonaj, nome reĝisorita de la ekstercentra reĝisorino Lola Cuevas kaj la plej famaj aktoroj. La scenaro estas adaptaĵo de romano kiu ricevis premion kaj temas pri viro kiu ne povas pardoni sian fraton, kiu okazigis akcidenton en kiu li ŝoforis la aŭton estante ebria kaj la du gepatroj mortis. La roloj de la du fratoj estos luditaj respektive de la prestiĝa teatra aktoro Iván Torres kaj la populara fama aktoro de Holivudo Félix Rivero, kies diferencoj en la aktormetodoj rezultas en konstantaj kvereloj, kiuj iĝas pli kaj plej akra, dum la pluado de la provludoj. Ĝuste antaŭ la ekfilmado, la tensioj inter ambaŭ aktoroj inter si kaj kun la reĝisorino iĝas pli kaj pli intensaj kaj oni povas antaŭvidi katastrofon.
Geaktoraro kaj roluloj
- Penélope Cruz kiel Lola Cuevas, la reĝisorino
- Antonio Banderas kiel Félix Rivero, la populara aktoro
- Oscar Martínez kiel Iván Torres, la serioza aktoro
- Pilar Castro kiel Violeta, la edzino de Iván
- Irene Escolar kiel Diana Suárez, filino de Humberto
- Manolo Solo kiel Matías, oficestro de Humberto
- José Luis Gómez kiel Humberto Suárez, la maljuna riĉegulo
- Nagore Aranburu kiel Julia
- Koldo Olabarri kiel Darío
- Juan Grandinetti kiel Ariel
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

