Coldplay
| Coldplay | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| muzika grupo | |||||
| Komenco | 1999 vd | ||||
| |||||
| Retejo | Oficiala retejo | ||||

Coldplay (prononco: kold-plej) estas rokbando el Londono, Anglio. La bando ekde 2000 ĝis nun lanĉis 9 albumojn kaj ĝuis grandan sukceson per siaj muzikaĵoj, kiel ekzemple "Yellow", "Trouble", "Clocks, "The Scientist", "In My Place", "Speed of Sound", "Viva la Vida", "Paradise", "A Sky Full of Stars", kaj "My Universe".
Iuj el la influoj sur Coldplay estas Radiohead, Jeff Buckley, a-ha kaj George Harrison.
Bonfara agado
Coldplay estis aktivaj subtenantoj de multaj sociaj kaj politikaj kampanjoj, kiel Make poverty history (malriĉeco estu historio) Make Trade Fair (fari justan komercon) de Oxfam kaj Amnesty International.
La ĉefkantisto Chris Martin esprimis sin honeste kontraŭ la usona invado de Irako en 2003, kaj apogis la usonajn demokratajn prezidentajn kandidatojn John Kerry[1] kaj Barack Obama en 2004 kaj 2008 respektive[2].
En junio 2009, Coldplay komencis apogi Meat Free Monday (Lundo sen viando), manĝkampanjon komencitan de Paul McCartney kiu provas helpi bremsi klimatan ŝanĝon havante almenaŭ unu viandan liberan tagon semajne[3].

Membroj de la bando
- Chris Martin - kantado (unua voĉo), piano/klavaro, gitaro
- Johnny Buckland - gitaro, harmoniko, kantado (dua voĉo)
- Will Champion - drumo/perkutinstrumento, piano, kantado (dua voĉo), gitaro
- Guy Berryman - basgitaro, sintezilo, harmoniko, kantado (dua voĉo)
Albumoj
- Parachutes (2000)
- A Rush of Blood to the Head (2002)
- X&Y (2005)
- Viva la Vida or Death and All His Friends (2008)
- Mylo Xyloto (2011)
- Ghost Stories (2014)
- A Head Full of Dreams (2015)
- Everyday Life (2019)
- Music of the Spheres (2021)
- Moon Music (2024)
Everyday Life
La 22-an de novembro 2019 estis publikigita la albumo Everyday Life, karakterizita de mezorientaj influoj kiel en la kanto Bani Adam ("Infanoj de Adamo"), kiu baziĝas sur samnoma poemo de la persa poeto Saadi Shirazi, kiu skribis ĝin en 1258.
Baraye
Dum koncerto en Argentino en oktobro 2022, Coldplay prezentis la kanton de Shervin Hajipour "Baraye" kantata samtempe kune kun Golshifteh Farahani kiel omaĝo al la junaj iranaj virinoj batalantaj por siaj rajtoj en Irano. La koncerto estis paralelelsendo en kinejoj en 81 landoj[4].
Referencoj
- ↑ (en) Mercurio, John, "Kerry, on a roll". CNN, la 9-an de februaro 2004, arĥivita de la originalo la 18-an de aŭgusto 2011.
- ↑ (en) "Chris Martin Shows Obama Support", Clash, la 29-an de januaro 2009, arĥivita de la originalo, la 3-an de februaro 2009.
- ↑ (en) "Band get behind campaign to have a veggie start to the week". Coldplay.com, la 18-an de junio 2009. arĥivita de la originalo la 20-an de junio 2009.
- ↑ france «Baraye, l'hymne du soulevement en Iran qui résonne à travers le monde» arĥivo, Courrier International, la 2-an de novembro 2022.
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

