Citosolo

Citosolo aŭ ĉelsolo (male al citoplasmo, kiu inkluzivas ankaŭ la organelojn) estas la interna likvaĵo de la ĉelo, kaj granda parto de ĉela metabolo okazas tie. Proteinoj en la citosolo grave rolas en signal-transdonaj procesoj kaj glikolizo kaj agas kiel ĉel-internaj riceviloj kaj ribosomoj. En prokariotoj, ĉiuj kemiaj reakcioj okazas en la citosolo. En eŭkariotoj, la citozolo enhavas la organelojn de la ĉelo. En plantoj, la kvanto de citosolo povas esti malpli pro la granda tonoplasto (centra vakuolo) kiu okupas la plejparto de la spaco en la ĉelo.
La citosolo ne estas fluaĵo kun libere flosantaj korpuskloj, sed tre organizita je la molekula nivelo. La citozolo ankaŭ enhavas la citoskeleton. Ĝi konsistas el fibrecaj proteinoj kaj (en multaj organismoj) tenas la formon de la ĉelo, ankras la organelojn, kaj komandas la internan moviĝon de strukturoj, ekzemple, de transportaj veziketoj.
Kiel la koncentriteco de solveblaj molekuloj pligrandiĝas en la citozolo, osmoza gradiento pliiĝas direkte al la ekstero de la ĉelo. Akvo fluas en la ĉelon, pligrandigante ĝin. Por eviti eksplodon de la ĉelo, molekulaj pumpiloj en la plasma membrano, la citoskeleto, la tonoplasto, aŭ ĉelmuro (se ekzistas) uziĝas por kontraŭagi la osmozan premon.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.