Cistierna
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon Cistierna (stacidomo). |
| Cistierna | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| municipo en Hispanio | |||
| Flago | Blazono | ||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 24800 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Urbestro | Nicanor Sen | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 2 857 (2025) [+] | ||
| Loĝdenso | 29 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 42° 48′ N, 5° 8′ U (mapo)42.802777777778-5.1252777777778Koordinatoj: 42° 48′ N, 5° 8′ U (mapo) [+] | ||
| Alto | 948 m [+] | ||
| Areo | 97,61 km² (9 761 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Cistierna [zisTJERna] estas municipo en la nordoriento de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Montaña de Riaño, en la nordoriento de la provinco. Cistierna estas komprenebla etimologie kiel Akvujo, kaj tial aperas simbola bildo en la blazono sur blua fono.


Geografio
Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Cistierna, Fuentes de Peñacorada, Modino, Ocejo de la Peña, Pesquera, Quintana de la Peña, Santa Olaja de la Varga, Santibáñez de Rueda, Sorriba, Valmartino kaj Vidanes, okupas totalan areon de 97,61 km², trafluata de la rivero Esla, kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 3 038 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 3 900 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 63 km de Leono, provinca ĉefurbo. Ĝi limas norde kun Crémenes, sude kun Gradefes kaj Cubillas de Rueda, oriente kun Cebanico, Prado de la Guzpeña kaj Valderrueda kaj okcidente kun Ercina kaj Sabero.
Historio
Estas restaĵoj de antaŭromiaj popoloj; poste romianoj konstruis apude ŝoseon por transporti kupron el apudaj lokoj, sed traktitaj en Cistierna. En Mezepoko okazis reloĝado iel helpita de monaĥejoj, kiel Sankta Vilhelmo de Penjakorada. La areo apartenis al la Regno Leono. El la komenco de la 19-a jarcento, Cistierna iĝis la municipa ĉefloko anstataŭ Modino. Fine de la 19-a jarcento startis karbominado en paudaj areoj kaj oni konstruis fervojan stacion en Cistierna, kio helpis la disvolvigon de la loko; tio pluis ĝis 1991 kiam karbominado ĉesis kaj Cistierna dekadencis.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kaproj en montaraj areoj, kaj bovoj en ebenaĵoj) kaj poste minado kaj fervojo. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
Cistierna estas ĝemeligita kun Thiviers, Francio, kaj Pinto, Regiono Madrido.
Bildoj
-
Rivero Esla ĉe Cistierna.
-
Fuentes de Peñacorada.
-
Vidanes.
Notoj
Vidu ankaŭ
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.




