Cimbora

1. Cimbora (Bonkunulo) estis ilustrita hungarlingva porinfana gazeto en Rumanio, kiu aperis en Satu Mare ekde 12-a de februaro 1922 ĝis 14-a de julio 1929. La unua ĉefredaktoro estis Jenő Szentimrei, sed poste ekde la 29-a numero Elek Benedek. Komence ĉiusemajne, poste ĝi aperis trifoje ĉiumonate kun subtitolo ilustrita semajngazeto por bonaj infanoj, poste la unika ilustrita hungarlingva porinfana gazeto de Rumanio kaj la posteulŝtatoj.
Eldonejo kaj presejo
Ĝia eldonejofico estis en Satu Mare, la presejo en Baia Mare kaj poste ankaŭ tiu de la lasta en Satu Mare.
Enhavo
La redaktoro, Elek Benedek, kiu vivis en vilaĝo Băţanii Mici, laboris en tre malfacilaj kondiĉoj, deziris doni por abonanantoj ne nur edukan, distran literaturon, historian kaj natrusciencan legaĵon, sed li havis rubrikon Elek apó üzeni (Aĉjo Elek mesaĝas), en kiu li helpis la geknabojn kiel skribi kaj verki. En la gazeto, kiu rapide fariĝis tre populara, la redaktoro publikigis la infanliteraturajn kreaĵojn de la klasikuloj hungaraj, rumanaj kaj universalaj, sed li invitis ankaŭ la plej bonajn samtempajn verkistojn, ke ili fariĝu kunlaborantoj de la gazeto.
Kunlaborantoj
Por la Cimbora verkis: Lajos Áprily, Mária Berde, Jenő Dsida, Sándor Kacsó, Benő Karácsony, Ernő Ligeti, Sándor Reményik, Domokos Sipos, Áron Tamási, László Tompa.
Cimbora Könyvtára
La gazeto eldonis ankaŭ librojn sub nomo Cimbora Könyvtára (Biblioteko de Cimbora).
Bibliografio
- [1] Literatura enciklopedio rumania hungara.
2. Post 1989 en Sfântu Gheorghe, ĉefredaktoro Kinga Farkas, redaktoro Szabolcs Szonda.
Fontoj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.