Cilegon

| Cilegon | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| urbo de Indonezio | |||
| Flago | Blazono | ||
| Devizo: Akur Sedulur Jujur Adil Makmur | |||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 42400 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 387 543 (2015) [+] | ||
| Loĝdenso | 2 208 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 6° 1′ S, 106° 1′ O (mapo)-6.0166666666667106.01666666667Koordinatoj: 6° 1′ S, 106° 1′ O (mapo) [+] | ||
| Alto | 96 m [+] | ||
| Areo | 175,51 km² (17 551 ha) [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Cilegon [ĉilegon] (indonezie Kota Cilegon) estas grava pezindustria urbego en Indonezio, en la ĉefa insulo Javo, en Provinco Banteno. Cilegon havas ok distriktojn.

Geografio
Cilegon situas en la nordokcidenta parto de la insulo ĉe buŝo de la samnoma rivero Cilegon. Provinca ĉefurbo Serang troviĝas 16, Tangerang 68, tutlanda ĉefurbo Ĝakarto 88, Bandungo 200, Palembang 366, Semarang 495, Jogjakarto 516, Surabajo 753, Batam 825, Padango 846, Pekanbaru 889, Medano 1345, Makassar 1484, Banda Aceh 1753 kilometrojn (aere) [1].
Historio
Cilegon akiris la titolojn administracia urbo en 1987, municipo en 1999.
Ekonomio
Inter la fabrikoj de Cilegon la plej konata estas la ŝtala firmao "Krakatau". La urbego estas la plej granda ŝtalproduktanto en Sudorienta Azio. Apartaj industriaj zonoj apartenas al Cilegon.
Trafiko
Al Cilegon kuras 3 vojoj, inter ili la plej grava el Ĝakarto. Ankaŭ trajno trairas la urbegon.
Religio
Loĝantoj de Cilegon kredas la Islamon.
Klimato
La klimato de Cilegon estas klasifikita kiel ekvatora klimato. En ĉiuj monatoj pluvas, resume jare ĉirkaŭ 2000 mm. Inter junio-septembro iomete malpli ofte pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 27 °C kaj varias inter 22-32 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.
Vidindaĵoj
Fontoj
- WikiTrans
-
Stacidomo
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.





