Ciato

Ciatio (el greka κύαϑος[1] ) estas speciala floraro, kiu estas ŝajnfloro (science pseudanthium) kaj aspektas kiel floro. Ĝi aperas nur en la genro de eŭforbioj (Euphorbia) ene de la familio de eŭforbiacoj (Euphorbiaceae).

Konstruo

Ĝi konsistas el tre reduktitaj unuopaj floroj kaj portas altajn folietojn (brakteojn). Plej ofte estas unu ina floro kaj viraj floroj en kvin grupoj.

  • La ina floro estas nuda kaj longe tigita. Do, ĝi konsistas nur el ovario kun pistilo kaj ne havas florfoliojn. Ĝi ofte estas malsupren kurbiĝinta. Ĉe la plej multaj specioj ĝi ne havas perianton.
  • La viraj floroj estas ankaŭ tigitaj. Ili konsistas nur el la antero. Ili ĉirkaŭas la inan floron kaj staras en cincinoj.
  • La portaj folietoj de viraj floretoj ĉirkaŭas kiel altaj folietoj (brakteoj) la tutan floraron.
  • Ĉirkaŭ tiuj estas ofte elipsoformaj aŭ duonlunaj nektaraj glandoj. La glandoj produktas nektaron, kiu allogas insektojn.

La sekvaj transversaj sekcoj tra la ciatioj surbildigas ties nekutiman konstruon.

Euphorbia milii
Euphorbia tridentata

Klarigoj:

b Brakteo
i Flora involukro
g Nektara glando
ag Alpendaĵo de nektara glando
bo Pinto de flora involukro, brakteolo
mf Vira floro, tigita filamento, kiu porta je la fino 2 anterojn
jmf Nematura vira floro
a Antero
pmf Tigo de la vira floro
ff Ina floro, mallonge tigita ovario kun stiluso, kies dupartaj finetoj formas la stigmon
o Ovario
s Stiluso
pff Tigo de la ina floro

Notoj

Fontoj

  • Spohn, Aichele, Golte-Bechtle, Spohn: Was blüht denn da? Kosmos Naturführer (2008), ISBN 978-3-440-11379-0, paĝo 262, sub la kapvorto Warzen-Wolfsmilch (Euphorbia verrucosa) germane
  • Strasburger, E. et al.: Lehrbuch der Botanik für Hochschulen. 15. Auflage, Jena Verlag von Gustav Fischer 1921, paĝo 551 germane
  • Strasburger, E. et al.: Lehrbuch der Botanik für Hochschulen. 35. Auflage, Spektrum Akademischer Verlag 2002, paĝoj 826-828 germane
  • Ullstein Lexikon der Pflanzenwelt, 1973, ISBN 3-550-16019-4, paĝo 493, sub la kapvorto Wolfsmilchgewächse germane


Tradukfonto

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.