Chueca

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri konata kvartalo de la urbo Madrido. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Chueca (apartigilo).
Chueca
kvartalo
geja kvartalo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 40° 25′ N, 3° 42′ U (mapo)40.421666666667-3.6980555555556Koordinatoj: 40° 25′ N, 3° 42′ U (mapo) [+]
Chueca (Madrido)
Chueca (Madrido)
DEC
Situo de Chueca

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Chueca [+]
vdr
Elirejo de la metrostacio en Chueca

Chueca [ĉŭeka] estas konata kvartalo situanta en la centra distrikto de la urbo Madrido (Hispanio) kaj pli precize oficiale en la kvartalo Justico. Ĝi estas proksime de "Gran Vía" inter la stratoj Fuencarral kaj Barquillo. En la 1990-aj jaroj ĝi definitive iĝis la geja kvartalo de Madrido, pro iom-post-ioma elektado de la samseksama madrida komunumo por ĝia amuziĝo, babilado, renkontiĝejo kaj rezidejo jam de la 1980-aj jaroj. En la kvartalo estis malfermitaj kelkaj ejoj destinitaj al la geja publiko de Madrido, kaj kelkaj el ili ankoraŭ restas tie ekde la komenco kiaj la Kafejo Figueroa aŭ la Librejo Berkana. La kvartalo aliiĝis de tipa madrida kvartalo al kvartalo kun geja etoso, tre komerca kaj distra, malferma kaj respektema al la seksa diverseco.

Tiu ĉi kvartalo transformiĝis de fikvartalo en la 1970-aj jaroj pro drogtrafiko kaj prostituado al trankvila kaj komerca kvartalo por ĉiaj gejoj. En ĝiaj stratetoj oni povas trovi, krom la tradiciaj komercejoj, modernajn restoraciojn, seksvendejojn, saŭnojn, kafejojn, dancejojn kaj pliajn nekalkuleblajn servojn pli malpli destinitaj al la samseksama publiko: vojaĝagentejoj, klinikoj...

La kvartalo ricevas la nomon de eta placo dediĉita al la zarzuelkomponisto Federico Chueca. Tie troviĝas la metrostacio Chueca.

Unu el la plej turismaj allogaĵoj de Chueca estas la festo dum la Tago de la Geja Fiero kiu okazas regule fine de junio. Ĝi jam fariĝis klasikaĵo por ĉiu madridano aŭ pro amuziĝema vizitanto.

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.