Chown

chown (mallongigo de la angla change owner - ŝanĝi posedanton) estas komando uzata en Uniks-similaj sistemoj por ŝanĝi posedanton de dosiero. Senprivilegiaj (kutimaj) uzantoj kiuj deziras ŝanĝi grupon de dosiero kiun ili posedas povas uzi chgrp.

De la manlibra paĝo de BSD por chown:

Pro evidentaj sekurecaj kialoj, la posedadon de dosiero povas esti ŝanĝita nur de super-uzanto. Simile, nur membro de grupo povas ŝanĝi la identigilon de dosierogrupo al tiu grupo.[1]

Ekzemploj pri uzado

Ĉi tiuj ekzemploj ilustras kutiman sintakson kaj uzon. Por modifi permesojn estas bezonata statuso de administranto aŭ rajto skribi al la dosiero. Por ŝanĝi posedanton estas bezonataj administraj rajtoj.

  • Ŝanĝi la posedanton de /var/run/httpd.pid al 'root' (la norma nomo por administranto).
 $ chown root /var/run/httpd.pid
  • Ŝanĝi la posedanton de strace.log al 'rob' kaj la grupan identigilon al 'developers'.
 $ chown rob:developers strace.log
  • Ŝanĝi la posedanton de /tmp kaj /var/tmp al 'nobody' (tio ne estas bona ideo) kaj ŝanĝi la grupon de /tmp kaj /var/tmp al 'nogroup'
 $ chown nobody:nogroup /tmp /var/tmp
  • Ŝanĝi la grupan identigilon de /home al 512 (sendepende ĉu la grupa nomo estas asociita kun la identigilo 512 aŭ ne).
 $ chown :512 /home
  • Ŝanĝi la posedon de base al la uzanto foouser kaj fari tio rikure (-R)
     $ chown -R foouser base
    
  • Ŝanĝi la posedon al newuser kaj grupon al newgroup por ĉiuj dosieroj kaj dosierujoj en la aktuala dosierujo kaj ĉiuj subdosierujoj (rikure).
 $ chown -R newuser:newgroup .

Tradukfonto

  1. BSD Man page for chown, March 31, 1994. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2015-02-02 .

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.