Celuloza acetato

parto de la kemia formulo de celuloza acetato: la bildo montras du acetigitaj hidroksilaj grupoj po glukoza molekulo

Celuloza acetato respektive celuloza triacetato estas speco de plasto, produktita el celulozo pere de kemia reago kun aceta acido (ankaŭ nomata acetato).

Kemiaj ecoj

Celuloza acetato en kutimaj gradoj da kemiaj substituigoj solveblas pere de acetono, unuaranga celuloza acetato tamen ne. La substanco, kontraŭe al puraj celulozaj fibroj kiel kotonoviskozo, industrie uzeblas por la kreo de plastaj formoj pere de enŝpruco en formejojn. Pura celuloza acetato travideblas, malfacile fajrigeblas kaj facile farbigeblas. Se el celuloza acetato produktiĝas fadenoj, tiuj havas tre glatan surfacon kaj briletas simile al silko. Por la kreo de plastaj formoj pere de enŝpruco en formejojn necesas temperaturoj inter 180 kaj 200 °C. Jam en temperaturoj super 85 °C malmultiĝas kaj iom post iom malaperas la silkeca brilo.

Utiligo

travideblaj ludkuboj el celuloza acetato

Celuloza acetato aparte uziĝas por la produktado de fadenoj por teksaĵoj, el kiuj iĝas vestaĵoj kaj aliaj tukoj. Teksaĵoj el la materialo aspektas tre simile al silko kaj sentiĝas preskaŭ same mole. Ili malmulte faldiĝas, kaj tial ne bezonas intensan flegadon. Pro la malmulta ensuĉo de akvo ili taŭgas por pluvoprotektaj vestaĵoj kaj ombreloj. Sed ankaŭ ŝtofoj por bluzoj, ĉemizoj, jupoj, kravatoj kaj kalsonoj produktiĝas el la fadenoj.

En la optikaj tavoloj de maldikaj komputilaj kaj televidaj ekranoj, de ekranetoj de porteblaj telefonoj kaj similaj ekranetoj utiliĝas folioj el celuloza acetato. Multaj pliaj produktaĵoj de la moderna ĉiutaga vivo en industriiĝintaj socioj, kiel ekzemple plastaj okulvitroj aŭ la finaĵoj de ŝulaĉoj, la substanco uziĝas. Interalie celuloza acetato ankaŭ estas uzata por multaj infanludiloj: Ekzemple la konstruobrikoj de la firmao Lego estas el la materialo.

Pro sia firmeco la substanco ankaŭ uzatas en la laborila industrio, ekzemple por la teniloj de ŝraŭboturniloj, kaj en la elektroteknika industrio estas parto de kondensatoroj.

Dum la 1920-aj jaroj, celuloza triacetato anstataŭigis la antaŭan substancon celuloido kiel materialo por (kameraaj kaj porkineje multobligitaj) filmoj, ĉar ĝi tre malfacile bruligeblas kompare kun la antaŭa materialo. Filmoj kun celuloza triacetato tial ĝis antaŭ malmultaj jaroj eksplicite nomiĝis "sekurecaj filmoj". Nuntempe, plej granda aplikaĵo de fibroj el celuloza acetato estas la produktado de filtriloj de cigaredoj.

Flegado de ŝtofoj el celuloza acetato

Pro la kemia modifiko ŝtofoj el celuloza acetato pli rezistas kontraŭ damaĝiĝo pere de mikroorganismoj ol celulozaj teksaĵoj. Tamen la ŝtofoj estas disigeblaj pere de iuj fungoj, bakterio kaj ankaŭ termitoj. La ŝtofoj bone rezistas kontraŭ modifoj pere de forta lumo. Tre damaĝiĝemaj la ŝtofoj estas rilate al kontakto pere de acidoj - aparte de neorganikaj acidoj kiel sulfura acido - kaj de alkaloj. Pro la lasta fakto oni ne lavu ŝtofojn el la materialo per tre alkalaj lavpulvoroj. La glata strukturo de la fadenoj, kaj ligite al tio la pli granda rezisto kontraŭ malpurigo, nenecesigas lavadon en akvotemperaturo de pli ol 60 °C. Por ne detrui la silkecan brilon de la ŝtofoj, oni gladu ilin nur mezvarme (gladila ŝtupo 1), duonhumide kaj tuŝu la vestaĵan ŝtofon per la gladilo nur je la interna, nevidebla flanko.

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.