Celastracoj

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Celastracoj
grimpa celastro (Celastrus scandens)
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Subklaso: rozedoj Rosidae

fabedoj Fabidae

Ordo: celastraloj Celastrales
Familio: celastracoj Celastraceae
R.Br. [1]
celastro Celastrus
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Euonymus latifolius.
Euonymus latifolius.

La celastracoj[2] (latine Celastraceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo celastraloj (Celastrales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 90 genrojn kaj preskaŭ 1200 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas celastro[2].

Tiu familio estas ĉiam lignecaj plantoj (arboj, arbedoj aŭ arbustoj), ĉefe en la tropikoj, sed kelkaj specioj aperas en la kontinenta zono. Ili havas dornegoj. La verdetaj, malgrandaj floroj estas 4 aŭ kvinpartaj kun radia simetrio. La floroj estas duseksaj. La ovario formiĝas el du aŭ kvin karpeloj.

Taksonomio

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (24 maj. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:

*genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.
**genro akceptita en WFO sed ne en TPL. Tamen laŭ WFO, estas neniu akceptita specio en ĝi.

Kelkaj taksonoj:

  • evonimo (Evonimus) arbedoj kun ordinare duope kontraŭsidantaj, pinte elipsaj aŭ lancetformaj, glataj, ofte ledecaj, kaj kun brilkoloraj, arilhavaj fruktoj. pluraj specioj ĝardene aŭ subvitre kulturataj. La familio havas 220 speciojn kiuj kreskas plej ofte en Sud-Ost-Azio.
  • celastro (Celastrus) estas arbedoj, lianoj kun volvaj vergoj, kun ov aŭ korformaj folioj, kun plej ofte unuseksaj, dioikaj floroj, kaj kun kapsuloj, kiuj similas al la sekaj fruktoj de evonimo.
  • Catha
    • Ĉato, Catha edulis: en la ledecaj, lancetaj folioj troviĝas kontraŭdorma alkaloido (cathin, cathinin, cathidin). Oni maĉis la foliojn aŭ sekigita faris el tio teon. La araboj alte taksis tiun ĉi planton.

Referencoj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.