Cefeido

Cefeido estas stelo kies brilo varias regule, eble, sed ne probable, pro ŝanĝo de grando.

La daŭro de la ciklo estas rekte proporcia al la absoluta grando: sekve, cefeidoj estas utilaj mejloŝtonoj por kalkuli grandajn astronomiajn distancojn.

Ĝia nomo venas de la stelo Delta Cephei (δ de la konstelacio Cefeo), kiu varias kun periodo de 5,36634 tagoj. Alpha Ursae Minoris (la nuna polusa stelo) estas cefeido, kvankam iom nekutima : la amplitudo de ĝia variado malkreskis, kaj denove kreskis de 1994.[1]

Historio

En la 1910-1920-aj jaroj, Henrietta Swan Leavitt, de la Universitato Harvard, klasifikis la cefeidojn de la Magelanaj Nuboj. Ŝi konstatis, ke iliaj periodoj estas rilataj al iliaj videblaj magnitudoj, do al iliaj absolutaj magnitudoj, ĉar ĉiuj steloj de unu el tiuj stelamasoj estas praktike je sama distanco de Tero.

Tiel sufiĉas, mezuri la distancon de unu cefeido, (ekzemple per paralakso), por trovi la absolutan magnitudon, do la distancon al iuj aliaj cefeidoj.

Tiun mezuron faris en 1916 Harlow Shapley, kiu kompletigis la malkovron de Henrietta Swan Leavitt. De tiam, la cefeidoj iĝis gravaj helpiloj por la mezuro de la kosmaj distancoj.

Formulo

La absoluta magnitudo M de cefeido estas ligata al ĝia periodo P mezurata en tagoj per la rilato:

Notoj kaj referencoj


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.