Catholicon
| Catholicon | |
|---|---|
| referencverko | |
| Aŭtoroj | |
| Aŭtoro | Jehan Lagadeuc |
| Lingvoj | |
| Lingvo | mezepoka latino, meza bretona lingvo, meza franca lingvo |
| Eldonado | |
| Eldondato | 1499 |
La Catholicon estas la unua bretona vortaro, la unua granda franca vortaro kaj la unua tri-lingva (bretona-franca-latina) vortaro en la mondo.
Ĝi estis verkita de Jehan Lagadeuc en 1464 kaj presita la 5-an de novembro 1499 en Tréguier. Ĝi estas tri-lingva, bretona-franca-latina vortaro. Ĝi estas ankaŭ la unua tia ampleksa vortaro (kelkaj 6.000 kapvortoj) en kiu aperas la franca lingvo.
La verko finpretiĝis la 16-an de aŭgusto 1464.
La nomo Catholicon estas iom stranga, ĉar la aŭtoro neniam nomis ĝin tiel.
En la latina sekcio de la Nacia Biblioteko de Francio sub la numero "Latin 4656" troviĝas manuskripto. Ĝi entenas 131 ambaŭflanke manskribitajn foliojn. Mankas ĉirkaŭ triono de la folioj. Temas pri kopio de la originalo.
Eldonoj
- En 1499 (la 5-an de novembro), Jehan Calvez, presisto en Tréguier, unuafojon presis la bretonan Catholicon. Tiu Catholicon estas inkunablo, termino rezervita al verkoj presitaj antaŭ 1500.
- Komence de la 16-a jarcento, Jehan Corre, pastro de la diocezo de Tréguier, presis la duan eldonon de la bretona Catholicon post aldono de siaj propraj modifoj.
- En 1521 (la 31-an de januaro), Yvon Quillévéré, librovendisto kaj eldonisto en Parizo, presis novan version de la Catholicon. De deveno bretona (Leon), li laŭdas Bretonion en sia eldono.
- En 1867, René-François Le Men, arkivisto de Finistère, donacas mallongigitan eldonon de la Catholicon - faritan laŭ la originalo de la urbo de Quimper (eldono de Jehan Calvez, 1499) por promocii la bretonan lingvon kaj konatigi la vortaron dum la internacia kelta kongreso, kiu okazis en Saint-Brieuc en oktobro 1867.
- En 1975, Christian-Joseph Guyonvarc'h, honora profesoro de la kelta lingvo ĉe la universitato Rennes 2, presigas la Catholicon laŭ la originalo de la urbo de Rennes (eldono de Jehan Calvez 1499). La verko de Christian-Joseph Guyonvarc'h estis represita en 2005 de la eldonejo Armeline.
- En 1977 (la 5-an de decembro), Jean Feutren, rektoro de Roscoff, realigis transliteradon de la Catholicon. Li ankaŭ reproduktis la originalon de la urbo de Quimper (eldono de Jehan Calvez, 1499).
- En 2001 (la 15-an de septembro), Gwennole Le Menn reverkis la Catholicon laŭ la diversaj versioj. La versio, kiun li presigis estas nur ono de lia vasta laboro.
Bibliografio
- Le Catholicon, reproduktaĵo de la eldono de Jehan Calvez de la urbo Rennes (5-an de novembro 1499), de Christian-J. Guyonvarc'h, eldonejo Ogam, Rennes (1975), reeldonita de la eldonejo Armeline, Brest (2005)
- Le Catholicon armoricain, reproduktaĵo de la eldono de Jehan Calvez de la urbo Quimper (la 5-an de novembro 1499), de Jean Feutren, Joseph Floch - majstro-presisto en Mayenne (1977)
- Catholicon de Jehan Lagadeuc, dictionnaire breton, français et latin, René-François Le Men - arkivisto de Finistère, eldonejo Corfmat, Lorient (1867)
- Le vocabulaire breton du Catholicon (1499), le premier dictionnaire breton imprimé breton-français-latin de Jehan Lagadeuc, Gwennole Le Menn, presejo Keltia Graphic, Edition Skol (Spézet), 11-a volumo de la bretona biblioteko (2001)
Eksteraj ligiloj
- Oficiala ttt-ejo de la Catholicon Arkivigite je 2019-04-24 per la retarkivo Wayback Machine
- La Catholicon, teksta eldono
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.
