Catan

Koloniantoj de Katan

emblemo

tabulludo • tabulludo sur krado
Eldonisto Franckh-Kosmos
Eldondato 1995
vdr
Die Siedler von Catan

Catan (antaŭe Koloniantoj de Catan, germane Siedler von Catan) estas germana tabulludo kaj eble la plej populara germana ludo ekster Eŭropo. Klaus Teuber desegnis kaj Kosmos originale eldonis ĝin en Germanio je 1995. Poste Mayfair Games vendis ĝin kiel The Settlers of Catan en Usono. Ĝi havas hazardan tabulon, emfazas interŝanĝojn, kaj ekzistas multaj aldonoj al la baza ludo. Ĝi estas 4-ludanta ludo kiu ĝenerale daŭras horon kaj duonon.

La "originala" Siedler enhavis la bazan ludon kaj la unuan aldonon Seefahrer von Catan (Marveturistoj de Catan). Oni povas aĉeti kaj la originalan ludon kaj la aldonon de ĝi en Eŭropo kaj Usono. Ĝi estas originale en la germana kaj poste tradukita en multajn lingvojn: la angla, ĉeĥa, dana, franca, germana, greka, hispana, hungara, itala, japana, nederlanda, norvega, portugala, rusa, slovena, kaj sveda.

La nomo estis renomita en 2015 al Catan pro ĝia 20-a datreveno.

La Ludaĵoj

Estas 37 sesanguloj, du stakoj de kartoj, numeraj kartetoj, domoj, urboj, stratoj kaj rabisto. Oni aranĝas la sesangulojn plejpart-hazarde por fari la tabulon por la ludo (la tero en la mezo kaj la akvo ĉirkaŭe). Post la tabuliĝo, oni surmetas la numerajn kartetojn sur la tabulon, kaj oni stakas la rimedajn kartojn en sia propra stako. Ĉiu ludo havas malsaman tabulon, do oni devas pripensi diversajn strategiojn ĉiufoje.

La Pecoj

Nun, ĉiu ludanto surmetas domon kaj straton provi lasi estontecan spacon kaj obteni la plej bonajn rimedojn. La celo nun estas pretiĝi kolekti multajn diversajn rimedojn, do oni ne devas interŝanĝi multe dum la ludado. Oni povas aĉeti stratojn, domojn, urbojn, kaj disvolvajn kartojn uzante la rimedojn.

Disvolvaj kartoj

Kelkaj ludantoj preferas uzi siajn rimedojn por disvastigi surtabule kiam aliaj ŝatas akiri disvolvajn kartojn. Multaj disvolvaj kartoj havas forton inkluzive Konstruu Straton (konstruu du stratojn), Jaro de Abundo (akiru du rimedojn), Monopolo (ŝtelu ĉion de unu rimedo el ĉiuj) kaj kelkaj donas venkpoenton (oni bezonas dek venkpoentojn por gajni). Ankaŭ estas Kavaliro (germane: Ritter) kiu ebligas movi la kavaliron kaj ŝteli rimedon de alia ludanto, kaj tiu heksagono ne plu donas rimedojn al la ludantoj ĉirkaŭ ĝi. Kiam oni havas tri kavalirojn, si obtenas la Plej Grandan Armeo-karton kiu valoras du venkpunktojn. Oni ankaŭ obtenas la Plej Grandan Strato-karton kiam oni havas 5 stratojn kune, kiu ankaŭ valoras du venkpoentojn. Alia ludanto povas ŝteli ilin, se ŝi aŭ li konstruas pligrandan straton aŭ akiras pligrandan armeon.

Populareco

Notu ke ĉiuj devas atenti dum la vicoj de la aliaj ludantoj ĉar neniu scias kiam oni volos interŝanĝi. Interŝanĝado estas la plej ekscitata (kaj bezonata) parto de la ludo, ĉar ĉiuj rimedoj gravas kaj neniu povas havi ĉion, ĉar alia verŝajne havos la rimedon kiun alia ludanto bezonas. Ofte, ludantoj havas preskaŭ la samajn nombrojn da venkpoentoj dum la tuta ludo, do neniu scias kiu venkos ĝis la finiĝo. Tial multaj ludantoj volos ludi denove. Ĝi gajnis la Spiel des Jahres (Ludo de la Jaro) 1995 kaj la Deutscher Spielepreis (Germana Ludpremio) unua loko 1995 kaj la Origins Award (Origina Premio) je 1996.

Aldonoj

Pro ĝia populareco, estis nova aldono ĉiujare por la ludo por aldoni novajn eblecojn kaj ĝenerale pligrandigi kaj pliamuzigi la ludon.

  1. Siedler von Catan por 5 ĝis 6 ludantoj (1996)
  2. Seefahrer ("Marveturistoj", 1997)
  3. Städte und Ritter ("Urboj kaj kavaliroj", 1998)
  4. Alexander der Große und Cheops ("Aleksandro la Granda kaj Ĥeops", 1998)
  5. Das Buch der Siedler von Catan ("La libroj de la Koloniantoj de Katan", 2000)
  6. Troja und Die Große Mauer ("Trojo kaj la Granda Muro", 2001)

Aliaj versioj

Estas aliaj Katan-ludoj kiuj ne vere estas aldonoj, ĉar oni povas ludi ilin memstare:

  1. Die Siedler von Catan - Das Kartenspiel ("La koloniantoj de Katan - la kartludo", 1996)
  2. Die Sternenfahrer von Catan ("la stelveturistoj de Katan", 1999)
  3. Sternenschiff Catan ("stelŝipo Katan", 2001)

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.