Casper Vogell

Casper Vogell
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1600 (1600-01-01)
Morto 1-an de januaro 1663 (1663-01-01) (63-jaraĝa)
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Memorigilo Casper Vogell
Okupo
Okupo ĉefkonstruisto
arkitekto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Kastelo de Skokloster
vdr

Casper VOGELL (ankaŭ: Caspar Vogel; naskiĝinta ĉ. la jaro 1600 eble en Nägelstedt, mortinta en 1663) estis grava ĉefarkitekto turingia. Ĝi konstruis i.a. la Kastelon Friedenstein en Gotha.

Michaelisstraße 15: loĝdomo de Vogell

Ĝeneralaĵoj

Estis ne malmultaj famuloj erfurtaj kiujn oni en la kuro de la tempo forgesis. Inter ili nombriĝas ankaŭ la grava baroka ĉefarkitekto Vogell kiuj ne nur deĵoris laŭ komisio de la urbo Erfurto sed ankaŭ por reĝoj kiel Gustavo la 2-a Adolfo (Svedio). Per la ĉefe de li dezajnita kastelo en Gotha li metis gravegan monumenton por si, eĉ se tiu fakto ne ofte konatas ekster la fakularo. Multe pli modesta estas la duetaĝa domo ĉe la angulo inter la erfurtaj stratoj Michaelisstraße kaj Pergamentergasse, kie li loĝis. Memorigas onin pri la granda geniulo tabuleto. Okupiĝis pri la agado impona de Vogell la vajmara arkivisto kaj historiisto Frank Boblenz.

Vivo

Vogell verŝajne originas el la vilaĝo Nägelstedt proksime de Bad Langensalza ĉe la rivero Unstrut. Ekde 1625 la ĉefarkitekto, pri kies trejnado malmulte konatas, deĵoris por Erfurto. Oficiale dungite kaj salajrite li mezuru la tutan urbon kaj prizorgu publikajn konstruadojn. Post la enmarŝo de la svedoj lia kariero pligraviĝis senteble. Ĉar en Erfurto planis la svedoj konstrui rempararon, al kiu apartenintus ankaŭ jam la vogell-a ideo pri citadelo sur la Petra monteto. Sed la citadelfarado nur pli malfrue, sub la majencanoj ekde 1665 realiĝis. Paralele Vogell laboris por la gota-anoj kaj duko Ernesto la piulo, kies kastelo (Schloß Friedenstein) grandparte estas farita laŭ la skizoj de Vogell. Poste venis aliaj burgaj kaj kastelaj novkonstruaĵoj, i.a. Kastelo Skokloster (Mälaren) aŭ Wrangelsburg (por la sveda generalo Wrangel) sed ankaŭ alikonstruoj de Wachsenburg aŭ de la Bieno Oldisleben (Distrikto Kyffhäuser). Malgraŭ pluraj mendoj de alie la centro aktivada de Vogell restis Erfurto. Li rapide iĝis civitano altestimata kaj havis bonajn kontaktojn al la riĉa burĝaro. El du lukraj geedziĝoj kun filinoj el bonaj familiaj li havis minimume 15 infanojn. La bonstato de Vogell videblis per la posedo de kelkaj domoj (ĉiuj en la Mikaelo-strato, unu urba bieno, vinejoj ĉe Walschleben kaj paŝtejoj en Elxleben. Lia tomo troviĝas sur la tombejeto de la Mikaelo-kirko, apud la loĝdomo. La tiea eklezikomunuma libro indikas kiel entombigjaron la 1664-an. Tiu ĉi dato sekve troviĝas ankaŭ sur la memorigtabulo. Sed la supre menciita historiisto Boblenz - danke al leteroj - povis pruvi, ke Vogell jam mortis je la fino de la jaro 1663-a kiam li estis ĉe vojaĝo labora.

Fonto

Biografio de Vogell ĉe erfurt-web.de, skribita de S. Raßloff.

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.