Carcano

Carcano
Fusilo Carcano uzita de Lee Harvey Oswald dum atenco kontraŭ John Fitzgerald Kennedy
firearm model
bolt-action rifle
Bazaj informoj
Lando Itala reĝlando
Konstruisto Mauser-Parravicino
Speco ripeta fusilo
Historio
Prototipo 1891
Produktita 1892-1945
Teknikaj datenoj
Kalibro 6,5 mm (M 91)
7,35 mm (M 38)
Kartoĉo 6,5 x 52 mm Mannlicher-Carcano
7,35 x 52 mm Mannlicher-Carcano
Magazeno kartoĉujo por 6 (M 91) aŭ 5 (M 38) kartoĉoj
Dimensioj
Longeco 1295 mm (fusilo M 91)
920 mm (karabeno M 91)
1020 (mallonga fusilo M 38)
Pezo
armilo 3,82 kg (fusilo M 91)
3,2 kg (karabeno M 91)
3,4 kg (mallonga fusilo M 38)
Aliaj
Rapideco de komenca ekpafo 710 m/s (fusilo M 91)
660 m/s (karabeno M 91TS)
757 m/s (mallonga fusilo M 38)
Pafdistanco maksimuma 2000 m (fusilo M 91)
1500 m (karabeno M 91)
900 m (mallonga fusilo M 38)
Praktika pafdistanco 600 m
vdr

Carcano [karkAno] (ankaŭ Mannlicher-CarcanoParavicini-Carcano) estas nomo uzita por markigo de produktvico de italaj ripetaj armeaj fusiloj.

La armilo eluzanta kiel bazon aŭstrian sistemon Mannlicher estis reguligita de italaj konstruistoj. Tiu ĉi fusilo estis evoluigita de ĉefkonstruisto de Itala armea armilfabriko en Turino de subkolonelo Salvatore M. Carcano en la jaro 1890 kaj de subkolonelo Paravicini. Ties unua produktversio estis nomita kiel Modelo 1891 (M91). Prezentita ĝi estis en la jaro 1891 kaj estis reguligita por uzo de nova tipo de senrandaj kartoĉoj 6,5 x 52 mm Mannlicher-Carcano. La kartoĉujo havas kapaciton de ses kartoĉoj.

La fusiloj de serio Carcano estis fabrikataj inter la jaroj 1892 – 1945, dum kiuj ili anstataŭis antaŭe uzatajn fusilojn Vetterli-Vitali  kalibro 10,35 x 47 mmR. La fusiloj kaj la karabenoj Carcano kreis ĉefan infanterian armilaron de la itala armeo dum la unua mondmilito kaj la dua mondmilito.

Variantoj

  • Fucile di Fanteria Mo.1891 - longa infanteria fusilo M 1891, akceptita en armilaron en 1891
  • Moschetto Mo.91 da Cavalleria - karabeno M 1891 ekipita de klap-kudrilpikilo, akceptita en armilaron en 1893
  • Moschetto per Truppe Speciali Mo.91 - karabeno M 91 T.S. por specialaj taĉmentoj, akceptita en armilaron en 1897
  • Moschetto di Fanteria Mo. 91/24 - karabeno M 91/24, modifiko de la origina versio Mo.1891 kun mallongigita paftubo, akceptita en armilaron en 1924
  • Moschetto di Fanteria Mo. 91/28 - karabeno M 91/28 kun nova konstruo, akceptita en armilaron en 1928
  • Moschetto di Fanteria Mo. 91/28 con Tromboncino - modifika versio de karabeno M 91/28 plenigita je 38,5 mm grenadĵetilo
  • Fucile di Fanteria Mo. 1938 - mallonga fusilo M 1938, modernigita versio akceptita en la jaro 1938 uzanta novan kartoĉon de kalibro 7,35 mm, kapacito 5 kartoĉoj
  • Moschetto di Fanteria Mo. 91/38 - mallonga fusilo M 1938 uzanta malnovan kartoĉon de kalibro 6,5 mm
  • Fucile di Fanteria Mo. 91/41 - longa infanteria fusilo M 91/41, simila al la origina Mo.1891, akceptita en armilaron en 1941

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.