Campolara

Campolara
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 09650
En TTT Oficiala retejo [+]
Urbestro María Amparo García García
Demografio
Loĝantaro 46  (2025) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 7′ N, 3° 26′ U (mapo)42.119444444444-3.4272222222222Koordinatoj: 42° 7′ N, 3° 26′ U (mapo) [+]
Alto 963 m [+]
Areo 13,24 km² (1 324 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Campolara (Provinco Burgoso)
Campolara (Provinco Burgoso)
DEC
Situo de Campolara
Campolara (Hispanio)
Campolara (Hispanio)
DEC
Situo de Campolara

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Campolara [+]
vdr

Campolara [kampoLAra] estas loĝloko kaj municipo en la centro de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Alfoz de Burgos, sed atribuita ankaŭ al la pli sudorienta komarko La Demanda. La loknomo Campolara povas etimologie esti komprenita kiel Kampo de Lara, alude al iama posedanto.

Geografio

Mapo de la komarkoj de Burgoso. Alfoz de Burgos, centre kaj malhelverde.
Preĝejo de Sankta Katalina.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 13,24 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 56 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed poste rekuperiĝis pro la proksimeco al la provinca ĉefurbo.

Ĝi distas nur 3 km de Burgoso, provinca ĉefurbo.

Historio

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

Aktualo

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Katalina.

Sude de la loĝloko estas kverkaro (Quercus pyrenaica) kun ankaŭ kelkaj aceroj (Acer campestre) kaj aliaj specioj kiel juniperoj (Juniperus communis kaj Juniperus thurifera), kratagoj (Crataegus monogyna) kaj pruneloj (Prunus espinosa). La paŝtejoj estas uzataj por etensiva brutobredado de bovoj. Aliaj profitoj estas lignoproduktado kaj ĉasado.

Vidu ankaŭ

Notoj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.