Calonectris

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Calonectris
Flavbeka pufino (Calonectris diomedea)
Flavbeka pufino (Calonectris diomedea)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Calonectris
Familioj de subdivizioj

Calonectris leucomelas
Calonectris diomedea
Calonectris edwardsii

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Calonectris estas genro de marbirdoj. Ĝi enhavas tri grandajn pufinojn. Estas du aliaj genroj de pufinoj. Nome Puffinus, kiu enhavas ĉirkaŭ dudek malgrandajn al mezgrandajn pufinojn, kaj Procellaria kun aliaj kvar grandaj specioj. Tiu lasta estas kutime nomata kiel petreloj, kvankam oni supozas, ke ili estas pli proksime rilataj al la pufinoj ol al la aliaj petreloj. La taksonomio de tiu grupo estas kaŭzo de ioma debato, kaj nur ĵuse oni disigis la taksonon de la Kaboverda pufino el la Flavbeka pufino.

Priskribo

La specioj de tiu grupo estas longflugilaj, malhelbrunaj al grizbrunaj supre, kaj ĉefe blankaj sube. Ili estas pelagaj for de la reprodukta sezono. Ili estas plej komunaj en moderklimataj kaj malvarmaj akvoj.

Tiuj Procelarioformaj birdoj flugas per rigidaj flugiloj, kaj uzas pufinan flugoteknikon kiu konsistas el moviĝi tra la ondofrontoj per minimuma aktiva flugo. Ties flugmaniero ŝajnas pli kvazaŭ de albatroso ol de la specioj de la genro Puffinus.

La pufinoj de la genro Calonectris estas longdistancaj migrantoj. Nome la Stripufino disiĝas el siaj reproduktaj insuloj de Azio tra okcidenta Pacifiko kaj al orienta Hinda Oceano.

La Flavbeka pufino havas du subspeciojn. C. d. diomedea reproduktiĝas en Mediteraneo kaj C. d. borealis en Azoroj, Kanarioj kaj Madejro. Ili disiĝas tra la tuta Atlantika Oceano kaj en okcidenta Hinda Oceano. Tiuj povus esti distingaj specioj (Heidrich et al. 1998).

La pufinoj de la genro Calonectris venas al insuloj kaj marbordaj klifoj nur por reproduktiĝi. Ili estas noktulaj ĉe la koloniaj reproduktejaj lokoj, preferante senlunlumajn noktojn por minimumi predadeblon. Ili nestumas en nestotruoj kaj ofte elsendas kontaktalvokojn ĉe siaj noktaj vizitoj. Ili demetas unusolan blankan ovon.

Ili manĝas fiŝojn, kalmarojn kaj similajn oceanajn manĝojn. Ili sekvas fiŝkaptadajn ŝipojn por elpreni fiŝorestaĵojn.

Listo de specioj

Oni priskribis du prahistoriajn speciojn, Calonectris krantzi el fosilioj de komenca Plioceno kaj Calonectris wingatei el meza Pleistoceno.

Referencoj

  • Harrison, Peter (1987): Seabirds of the world : a photographic guide. Princeton University Press, Princeton. ISBN 0-691-01551-1
  • Heidrich, Petra; Amengual, José F. & Wink, Michael (1998): Phylogenetic relationships in Mediterranean and North Atlantic shearwaters (Aves: Procellariidae) based on nucleotide sequences of mtDNA. Biochemical Systematics and Ecology 26(2): 145–170. COI:10.1016/S0305-1978(97)00085-9 PDF kompleta teksto

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.