Burón
| Burón | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| municipo en Hispanio | |||
| Flago | Blazono | ||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 24994 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Urbestro | Porfirio Diez Casado | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 282 (2025) [+] | ||
| Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 43° 1′ N, 5° 3′ U (mapo)43.023333333333-5.0511111111111Koordinatoj: 43° 1′ N, 5° 3′ U (mapo) [+] | ||
| Alto | 1 092 m [+] | ||
| Areo | 157,72 km² (15 772 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Burón [buRON] estas municipo en la nordoriento de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Montaña de Riaño, en la nordoriento de la provinco kaj en la tradicia areo Valdeburón, en la Regiona Parko Montaña de Riaño kaj Mampodre.
Burón estas sude de la municipo, inter la municipoj Acebedo kaj Riaño, borde de la Akvorezervejo de Riaño. La vilaĝo estas de aspekto komplete rura; inter ties plej elstaraj konstruaĵoj estas la preĝejo kaj la iama bazlernejo, kiu estas la aktuala urbodomo. Ambaŭ konstruaĵoj estis savitaj el la akvo de la Akvorezervejo de Riaño en 1987 kaj rekonstruitaj en ties aktuala loko. La cetero de la vilaĝo estis preskaŭ tute detruita somere de 1987 kun la najbaraj loĝlokoj Huelde, Éscaro, La Puerta, Anciles, Riaño, Salio, Pedrosa del Rey kaj Vegacerneja almenaŭ parte. Ties ekonomio estas bazata preskaŭ komplete ĉefe sur turismo kaj gastado.

Geografio
Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Burón, Casasuertes, Cuénabres, Lario, Polvoredo, Retuerto kaj Vegacerneja, okupas totalan areon de 157,71 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 294 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 500 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 109 km de Leono, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun la valoj Mirva, Rabanal kaj San Pelayo kaj fluas la rivero Esla. Ĝi estas ĉe la fino de la Akvorezervejo de Riaño, nur malmultajn metrojn super 1100 msm, kio savis ĝin parte de la inundo, dum la plej parto de la tradicia domaro estis detruita pro la decidoj de la socialista registaro de 1987.
Estas grava montara faŭno, inter kiu menciindas ursoj, lupoj, urogaloj. lutroj, trutoj, same kiel pri la flaŭro.
Historio
En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono. En la 15-a jarcento disvolviĝis komuna asocio inter la brutobredistaj loĝlokoj.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kaproj en montaraj areoj, kaj bovoj en ebenaĵoj). Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
Bildoj
-
Polvoredo.
-
Lario.
-
Virgulino de Pontón, patronino de Burón.
-
Panoramo de Vegacerneja en 1972, antaŭ la inundo fare de la akvo de la Akvorezervejo.
Vidu ankaŭ
Notoj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.





