Burn After Reading
| Burn After Reading | |
|---|---|
| filmo | |
| Originala titolo | Burn After Reading |
| Originala lingvo | angla lingvo |
| Kina aperdato | 27 aŭg. 2008, 2 okt. 2008 |
| Ĝenro | komedia filmo, drama filmo, krimfilmo, crime drama film, krimkomedifilmo, komedia dramo, suspensa filmo, krimsuspensfilmo, nigrakomedia filmo, spy comedy film, spionada filmo |
| Kameraado | Emmanuel Lubezki |
| Reĝisoro(j) | Joel Coen • Ethan Coen |
| Produktisto(j) | Tim Bevan |
| Scenaro | Coen brothers |
| Filmita en | Nov-Jorko • Nov-Ĵerzejo |
| Loko de rakonto | Vaŝingtono |
| Muziko de | Carter Burwell |
| Rolantoj | George Clooney • Frances McDormand • John Malkovich • Tilda Swinton • Brad Pitt • Richard Jenkins • J. K. Simmons • Elizabeth Marvel • David Rasche • Jeffrey DeMunn • Aleksander Krupa • Dermot Mulroney • Richard Karn • Richard Poe • Robert Prescott • Kevin Sussman • Karla Mosley • Matt Walton • Liam Ferguson • Sándor Técsy • Michael Countryman • Armand Schultz • Raul Aranas • Judy Frank • Patrick Boll • Cliff Goulet • Brian O'Neill |
| Produktinta firmao | Relativity Media StudioCanal Working Title Films |
| Honorigoj | National Board of Review: Top Ten Films |
| IMDb | |
Burn After Reading (Bruligu leginte) estas nigrhumura komedia filmo de 2008 verkita, produktorita, eldonita kaj reĝisorita de Joel kaj Ethan Coen.[1]
La filmo premieris la 27an de Aŭgusto, 2008, en la Venecia Internacia Kinfestivalo.[2] Ĝi estis publikigita en Usono la 12an de Septembro, 2008, kaj en Britio la 17an de Oktobro, 2008. Estis sukcesa biletvendado, kiu enspezis ĉirkaŭ 163 milionojn da dolaroj kontraŭ 37 milionoj da dolaroj de buĝeto.[3] La kritiko estis ĉefe pozitiva, kaj la filmo ricevis nomumojn kaj por la Oraj Globoj[4] kaj por la premioj BAFTA.[5]
Intrigo
La agado sekvas ĵus sendungitan analiziston de la CIA, nome Osborne Cox (John Malkovich), kies miszorgitajn memorojn trovis paron de fuŝaj laboristoj de gimnastikejo (Frances McDormand kaj Brad Pitt). Kiam ili miskomprenas la memorojn kiel klasigitaj registaraj dokumentoj, ili suferas serion de misaventuroj pro siaj klopodoj por profiti el sia trovitaĵo. En la filmo stelulas ankaŭ George Clooney kiel virinema policano; Tilda Swinton kiel Katie Cox, edzino de Osborne Cox; Richard Jenkins kiel la gimnastikejestro; kaj J. K. Simmons kiel CIA inspektisto.
Geaktoraro kaj roluloj
- George Clooney kiel Harry Pfarrer
- Frances McDormand kiel Linda Litzke
- Brad Pitt kiel Chad Feldheimer
- John Malkovich kiel Osborne Cox
- Tilda Swinton kiel Katie Cox
- Richard Jenkins kiel Ted
- Elizabeth Marvel kiel Sandy Pfarrer
- David Rasche kiel CIA Oficiro Palmer DeBakey Smith
- J. K. Simmons kiel CIA superulo
- Olek Krupa kiel Krapotkin
- Jeffrey DeMunn kiel plastikirurgo
Referencoj
- ↑ . Fire and ice queen. gazeto Backstage (23a de Januaro, 2008). Arkivita el la originalo je 3a de Aŭgusto, 2007. Alirita 9a de Septembro, 2008 .
- ↑ "Coen Brothers Film To Open This Year's Venice Film Festival", CBS news, 28a de Aprilo, 2008.
- ↑ "Burn After Reading (2008)". Box Office Mojo. Alirita la 26an de Septembro, 2008.
- ↑ Burn After Reading. Alirita 23a de Februaro, 2022 .
- ↑ BAFTA Awards 2009. British Academy of Film and Television Arts. Alirita 23a de Februaro, 2022 .
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

