Bucheggberg

Bucheggberg
Rigardo de Bucheggberg al Biezwil.
En la malantaŭo videblas la Ĵuraso
monto
Alteco 673 m
Situo Svislando: Kantonoj Berno kaj Soloturno
Montaro Svisa Mezlando
Geografia situo CH1903: 599008 / 220014 (mapo)47.1311111111117.4255555555555Koordinatoj: 47° 8′ N, 7° 26′ O; CH1903: 599008 / 220014 (mapo) f4
Bucheggberg (Soloturno)
Bucheggberg (Soloturno)
DEC
Situo de Bucheggberg
Bucheggberg (Svislando)
Bucheggberg (Svislando)
DEC
Situo de Bucheggberg
Map
Bucheggberg
vdr

Bucheggberg (en la alemana lingvo Buechibärg) estas malalta montoĉeno en la Svisa Mezlando en la kantonoj Soloturno kaj Berno.

Geografio

La plej granda parto de la montareto kongruas praktike kun la teritorio de la distrikto Bucheggberg, al kiu la montoĉeno donas sian nomon. Ĝia plej alta pinto Flüeli situas norde de la komunumo Biezwil kaj atingas altecon de 673 m s.m. La montoĉeno etendiĝos de la bordo de la rivero Aro okcidente de Lüsslingen sudokcidenten ĝis norde de Lyss. Ĝian nordorientan kaj nordan limon formas la rivero Aro, ĝian sudokcidentan limon la rivero Limpach. En sudoriento la limon formas la Malnova Aro.

Krom Flüeli pintoj estas Hubel (654 m s.m.), Horad (657 m s.m.), Chalgen (660 m s.m.) kaj Schöniberg (654 m s.m.).

Geologio

La montaro konsistas plejparte el terciaraj molasosedimentoj, kiuj estis alportitaj de la alpaj riveroj antaŭ 22 ĝis 30 milionoj da jaroj kaj tiam denove per riveroj elfositaj. Dum la glaciepoko la Rodanglaĉero kaj la Arglaĉero modelis la kamparon.

Loĝantaro

Bucheggberg estas kovrita de malgrandaj kamparaj setlejoj kaj restis agrikultura regiono maldense loĝata.

Trafiko

Fervojlinio pasas nur en nordokcidento, temas pri la fervojlinio de Soloturno al Zollikofen. En nordo estas aliro al la nacia aŭtoŝoseo A5. La vilaĝoj en la montaro mem estas konektitaj nur per flankaj stratoj kaj atingeblas per diversaj lokaj bus- kaj poŝtaŭtolinioj.

Historio

En la regiono de Bucheggberg jam en la ŝtonepoko setlis homoj, kaj estis faritaj ankaŭ diversaj trovaĵoj el la romia epoko. La nomo aperas unuan fojon en dokumento de la jaro 1175 kiel Boucecca. En mezepoko la regiono estis regita de la Grafoj de Buchegg, kies regejo estis parto de la kampargrafejo Burgonjo. En la jaro 1391 la regejo Buchegg estis akirita de la urbo Soloturno, kiu ĝin transformis al la voktejo Bucheggberg. Ĝis la Helveta Revolucio la malalta jurisdikcio estis ĉe Soloturno, dum la alta jurisdikcio troviĝis ĉe la berna kampartribunalo en Zollikofen. Dum la tempo de la Helveta Respubliko la regiono apartenis parte al la tiama distrikto Biberist, ekde la jaro 1803 ekzistas la hodiaŭa distrikto Bucheggberg, kiu grandparte kongruas kun la teritorio de la montoĉeno.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.