Brotogeris

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Brotogeris
Tintpapago
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Papagoformaj Psittaciformes
Familio: Papagedoj Psittacidae
Subfamilio: Arinae
Genro: Brotogeris
Vigors, 1825
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Brotogeris estas genro de papagoj en la familio papagedoj, latine Psittacidae indiĝenaj de Centra Ameriko kaj Sudameriko.

Iliaj plej proksimaj parencoj estas la monaĥpapago kaj la klifpapago de la genro Myiopsitta. Ili manĝas semojn kaj fruktojn.[1] La vorto brotogeris signifas "kun homa voĉo". En la lingvo de iliaj landoj, kiu estas ĉefe hispana, ili estas nomataj pericos – tradukebla al "papago". Iliaj averaĝa vivodaŭro estas de 15 jaroj, kvankam oni registris kelkajn kiuj vivis ĝis 35 jaron.

Taksonomio

La genron Brotogeris enkondukis en 1825 la irlanda zoologo Nicholas Aylward Vigors kun la grizvanga papago kiel la tipa specio.[2][3] La nomo devenas el Antikva greka brotogērus kun la signifo "kun homa voĉo".[4]

Ĝi enhavas la jenajn ok speciojn:[5]

Bildo Ordinara nomo Scienca nomo Distribuado
Flavbrida papago Brotogeris sanctithomae Brazilo, kaj Amazoniaj Peruo, Bolivio, orienta Ekvadoro, kaj sudorienta Kolombio.
Tintpapago Brotogeris tirica Brazilo.
Blankflugila papago Brotogeris versicolurus sudorienta Kolombio ĝis enfluejo en Brazilo.
Ĉiriripapago Brotogeris chiriri centra Brazilo ĝis suda Bolivio, Paragvajo, kaj norda Argentino.
Grizvanga papago Brotogeris pyrrhoptera nordokcidenta Peruo kaj okcidenta Ekvadoro
Oranĝmentona papago, Tovipapago Brotogeris jugularis [1] el Meksiko, tra Centrameriko, ĝis Venezuelo.
Kobaltflugila papago Brotogeris cyanoptera Venezuelo, Kolombio, Ekvadoro, Peruo, Bolivio kaj Brazilo
Orflugila papago Brotogeris chrysoptera Brazilo, Franca Gujano, Gujano, Surinamo, (Gujanoj), kaj Venezuelo

Filogeniko

La specioj formas monofiletikan grupon kies plej proksimaj parencoj estas la monaĥpapago kaj la klifpapago en la genro Myiopsitta. Ene de Brotogeris la specioj estas dividataj en du apartaj kladoj.[6]


Myiopsitta

Monaĥpapago, Myiopsitta monachus


Brotogeris


Tintpapago, Brotogeris tirica





Blankflugila papago, Brotogeris versicolurus



Ĉiriripapago, Brotogeris chiriri




Flavbrida papago, Brotogeris sanctithomae







Grizvanga papago, Brotogeris pyrrhoptera



Oranĝmentona papago, Brotogeris jugularis





Kobaltflugila papago, Brotogeris cyanoptera



Orflugila papago, Brotogeris chrysoptera






Bildaro

Referencoj

  1. 1,0 1,1 Alderton, David. (2003) The Ultimate Encyclopedia of Caged and Aviary Birds. London, England: Hermes House, p. 196. ISBN 1-84309-164-X.
  2. (1825) “On the arrangement of the genera of birds”, Zoological Journal 2, p. 391–405 [400]. 
  3. (1937) Check-List of Birds of the World 3. Cambridge, Massachusetts: Harvard University Press.
  4. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  5. Parrots, cockatoos. IOC World Bird List, Version 12.1. International Ornithologists' Union (January 2022). Alirita 22a de Marto 2022 .
  6. (2009) “Phylogenetic relationships, diversification and biogeography in Neotropical Brotogeris parakeets”, Journal of Biogeography 36 (9), p. 1712–1729. doi:10.1111/j.1365-2699.2009.02131.x. Bibkodo:2009JBiog..36.1712R. 84453966. 
  • Bencke, Glayson A., 2010. "New and significant bird records from Rio Grande do Sul, with comments on biogeography and conservation of the southern Brazilian avifauna." IHERINGIA SERIE ZOOLOGIA, 100(4), 391–402. 10.1590/S0073-47212010000400014

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.