Briones

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Briones (stacidomo).
Briones
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Ŝtato  Hispanio
Aŭtonoma Komunumo  Rioĥo
Komarko Komarko de Haro
Poŝtkodo 26330
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 752  (2025) [+]
Loĝdenso 20 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 33′ N, 2° 47′ U (mapo)42.544166666667-2.785Koordinatoj: 42° 33′ N, 2° 47′ U (mapo) [+]
Alto 502 m [+]
Areo 37,72 km² (3 772 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Briones (Provinco Rioĥo)
Briones (Provinco Rioĥo)
DEC
Situo de Briones
Briones (Hispanio)
Briones (Hispanio)
DEC
Situo de Briones

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Briones [+]
vdr

Briones [BRJOnes] estas vilaĝo kaj municipo de la aŭtonoma komunumo (regiono) Rioĥo en norda Hispanio, nome en la nordokcidenta komarko de Haro.[1]​ La urba kerno estas inter meandroj de rivero Ebro (norde) kiuj separas ĝin disde la apuda urbo San Vicente de la Sonsierra kaj la aŭtoŝoseo AP-68 (sude).

La municipa teritorio de Briones tuŝas la eŭskan provincon Alavon.
Panoramo.

Pri etimologio menciindas la devenon de la loknomo Briones. Ĝi ŝajne devenas de la nomo de popolo Berones, praloĝantoj en la regiono.

En 740 okazis atako de la reĝo Alfonso la 1-a kiu detruis la bordojn de la rivero Ebro. La detruitaj urboj estus Mirandam (nuna Miranda de Ebro), Revendecam, Carbonariam, Abeicam (Ábalos, kie trapasis la riveron), Brunes (eble Briones sed ne tute certe), Cinissariam (nuna Cenicero) kaj Alesanco. En la 10-a jarcento ĝi apartenis al la Regno Navaro, sed fine de la 11-a jarcento la areo estis konkerita de la Regno Kastilio, sed ankoraŭ foje okazis konfliktoj kontraŭ Navaro.

Fakte en 1379 oni subskribis la Traktaton de Briones, inter la Regnoj Navaro kaj Kastilio. En eŭska epoko estis en Briones tridek eŭskaj familinomoj en 1536.

Je la enpovigo de la Burbonoj en Hispanio kun Filipo la 5-a, la termino de Rodezno (kun Ollauri kaj Gimileo) akiris sendependecon disde Briones, atingante propran municipon kaj municipan teritorion en 1712.

La rura elmigrado okazis laŭlonge de la 20-a jarcento, de kies komenco oni malaltiĝis el 3 000 loĝantoj ĝis nunaj 754.

Nuna ekonomio ege dependas de industrio de vinproduktado.

Vizitindaĵoj estas preĝejo kaj sep ermitejoj, vinkeloj, du palacoj, vitejaj kabanoj, Muzeo pri Vino en vinkel Vivancos, etnografia muzeo ktp.

Vidu ankaŭ

Bildaro

Notoj

  1. Abad León, Felipe (2003). «XXVII. De los llanos de Valpierre a la hoz de Foncea». En Colegio Oficial de Ingenieros Técnicos Industriales de La Rioja, eld. Otras veinte rutas por la Rioja. Gráficas Ochoa SA. p. 133. ISBN 84-7359-551-3.

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.