Briareo

Briareo
Hekatonkiroj Redakti la valoron en Wikidata
Verko La inĝenia kavaliro Don Kiĥoto el Manĉo
Informoj
Eble sama Aegaeon
Sekso vira
Patro Urano
Patrino Geo
Gefratoj Kotoso • Gyges
Edzo/Edzino Cymopoleia
Infanoj Oeolyce • Sikanos • Aetna
vdr

Briareo (helene Βριαρεως, Briareôs, latine Briareus) estis en la helena mitologio unu el la teruraj kvindekkapaj, centmanaj gigantoj, kies patrino estis diino de la tero Gaja kaj patro dio de la ĉielo Urano. Probable la sama mitologia figuro estis konata ankaŭ sub la nomo Aigaiono (helene Αἰγαίων, Aigaíōn , latine Aegaeon)

Li estas unu el fratoj Hekatonkiroj (laŭvorte, centmanaj) nomataj Koto, Briareo kaj Gieso, kiuj estis fratoj de titanoj kaj antaŭuloj de Ciklopoj. Onidire ili estis fieraĉaj kaj tiel malbelaj, ke eĉ ilia patro ne povis rigardi ilin. Pro tio tuj post ilia naskiĝo li ĵetis ilin en profundojn de la tero kun strikta malpermeso eliradi eksteren.

Tio kolerigis ilian patrinon, kaj ŝi petis la plej junan el la titanoj, Kronon, ke li pro tio punu Uranon kaj senigu lin de la regado. Krono tion faris kaj proklamis sin mem reganto, sed Hekatonkirojn li ne liberigis, ĉar li timis ilian forton.

Tion faris nur Zeŭso, kiu pli malfrue ribelis kontraŭ sia propra patro, Krono. Hekatonkiroj helpis al li pri tio en bataloj kontraŭ titanoj, kaj post ties malvenko kaj ĵeto en profundojn de la Tartaro ili fariĝis gardantoj de ilia prizono.

En kelkaj helenaj mitoj oni asertas, ke t.n. "Kolonoj de Heraklo" origine nomiĝis "Kolonoj de Krono" kaj pli malfrue "Kolonoj de Briareo". Ili onidire estis nomataj laŭ giganto, kies potenco atingis ĝis ili. Kiam oni Briareon forgesis, la kolonoj estis nomataj laŭ Heraklo. Sed oni ne forgesu cirkonstancon, ke ankaŭ Heraklo estis en komenco nomata Briareo.

Pri preciza fiziognomio de Hekatonkiroj ne estas imagoj. Nek en antikva tempo, nek en la moderna ili ne estis bildigitaj.

Briareo - filo de Posejdono

Aŭ alia versio de la mito, aŭ alia persono estas Briareo, kiun homoj nomis Aigaiono. Laŭ Homero li ankaŭ estis malbela centmana giganto, kies patro estis mara dio Posejdono. Li obeis alvokon de la diino Tetiso kaj alrapidis Olimpon en momento kiam la plej altan dion Zeŭson la dioj Hero, Atena kaj Posejdono volis katenigi kaj detronigi.

Kiam la ribeluloj ekvidis la malbelan giganton rigidiĝis kaj maltenis ŝnurojn. Laŭ la alia fonto Zeŭso jam estis katenita kaj Briareo per siaj cent manoj malnodigis ŝnurojn kaj la regnestron liberigis kaj savis.

Eksteraj ligiloj

Transprenita kaj malstrikte tradukita de
cs:Briareós

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.