Bressaucourt

Bressaucourt
Blazono de Bressaucourt
vilaĝo • eksa komunumo de Svislando
Kantono Ĵuraso
Distrikto Porrentruy
Koordinatoj  47° 23′ 20″ N 7° 2′ 20″ O / 47.38889 °N, 7.03889 °O / 47.38889; 7.03889 (mapo)Koordinatoj: 47° 23′ 20″ N 7° 2′ 20″ O / 47.38889 °N, 7.03889 °O / 47.38889; 7.03889 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj 420
Areo 9,49 km²
Alteco 536 m super marnivelo
Poŝtkodo 2904
Komunumkodo 6776
Mapo de Bressaucourt
vdr

Bressaucourt (prononcu bresokur) estas komunumo en la distrikto Porrentruy en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 420 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio

Bressaucourt situas ĉe la norda flanko de la ĵurasa montoĉeno Lomont sur alteco de 536 m s.m., proksimume 4 kilometrojn nordokcidente de la distriktĉefloko Porrentruy. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,49 km², de kiuj pli ol la duono, nome 54% estas kovritaj de arbaro, 42% servas por agrikulturo kaj 4% por setlado.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Bressaucourt limas en nordo al Courtedoux, en nordoriento al la distriktĉefloko Porrentruy, en oriento al Fontenais, en sudoriento al Clos du Doubs, en sudokcidento al Montancy (Francio), kaj en okcidento al Haute-Ajoie.

Trafiko

Ĝis antaŭ mallonga tempo Bressaucourt situis komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. Ek de 2005 tamen nur du kilometrojn de la vilaĝocentro troviĝas apud Porrentruy alveturejo al la svisa aŭtovojo A16. La komunumo estas konektita al la publika transportreto per buslinio al Porrentruy. En 2011 estos malfermita en Bressaucourt nova aerodromo, kiu anstataŭos la malnovan aerodromon de Porrentruy. La nova aerodromo disponos pri 800-metra kudronita kurvojo, kiu permesos alteriĝon ankaŭ al mezgrandaj aviadiloj.

Historio

En la kaverno Bâme aŭ Pirotas ja en la bronzepoko setlis homoj, kiuj apartenis al la La-Tène-kulturo.

La unua dokumenta mencio de Bressaucourt datiĝas el la jaro 1139 kiel Bersalcurt. Dum mezepoko Bressaucourt apartenis al la voktejo Ajoie, kiu estis en la 13-a jarcento integrita al la Princepiskopejo Bazelo. Post la franca revolucio de 1792 ĝi dum unu jaro apartenis al la Raŭraka Respubliko, kiu kiel departamento Mont Terrible estis aligita al Francio. De 1800 ĝis 1815 Bressaucourt apartenis al la franca departemento Haut-Rhin, kaj en la jaro 1816 ĝi per dekreto de la Viena Kongreso de 1815 fariĝis parto de la distrikto Porrentruy de Kantono Berno. Ekde la 1-a de januaro 1979 Bressaucourt apartenas kun la tuta distrikto al la nova Kantono Ĵuraso. [1]

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj



Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.