Boticas
| Boticas | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| municipo de Portugalio | |||||
| Flago | Blazono | ||||
| Administrado | |||||
| |||||
| Poŝtkodo | 5460 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 5 750 (2011) [+] | ||||
| Loĝdenso | 18 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 41° 41′ N, 7° 40′ U (mapo)41.683333333333-7.6666666666667Koordinatoj: 41° 41′ N, 7° 40′ U (mapo) [+] | ||||
| Alto | 501 m [+] | ||||
| Areo | 321,96 km² (32 196 ha) [+] | ||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Boticas estas portugala urbo en la nordo de la Distrikto Vila Real, en la regiono Trás-os-Montes (Nordo) kaj la intermunicipa komunumo Alto Tâmega, kun ĉirkaŭ 1 540 loĝantoj (2021).
Estas sidejo de municipo Boticas de 321,96 km² de areo kaj 5 000 loĝantoj (en 2021), subdividite en dek submunicipoj. La municipo limas norde kaj okcidente kun la municipo Montalegre, oriente kun Chaves, sudoriente kun Vila Pouca de Aguiar, sude kun Ribeira de Pena kaj sudokcidente kun Cabeceiras de Basto.
Historio

La homa loĝado de tiu teritorio, datas el prahistorio, multe antaŭ la romia okupado, kiel atestas kelkaj kastrumoj kaj arkeologiaj trovitaĵoj en kelkaj lokoj. Fine de la 3-a jarcento a.n.e. startis la romia koloniigo de la teritorio aktuale portugala. Boticas estis urbeto de romianoj kiuj tie konstruis la urbeton Batocas, rilate al minoj kaj famaj Termoj de Carvalhelhos, kiuj ŝajne havis miraklajn akvojn.
Poste kaj ĝis la fondo de la reĝlando Portugalio, tiu teritorio estis sinsekve okupita de Suevoj, Visigotoj kaj islamanoj.
Meze de la 19-a jarcento la administraciaj reformoj faritaj en la municipa nivelo rezultis en la aktuala formo de la municipo.
La loĝantaro de Boticas atingis pinton de pli ol 14 000 loĝantoj en la 1960-aj jaroj, sed poste okazis forta elmigrado kaj ĝi malaltiĝis ĝis nunaj 5 000, tio estas, oni perdis preskaŭ du trionojn. Gravaj enspezofontoj estas kaŝtanoj, fungoj kaj brutobredado de kaproj.
Administracia ento

La municipo Boticas havas la jenajn fregeziojn:
- Alturas do Barroso e Cerdedo
- Ardãos e Bobadela
- Beça
- Boticas e Granja
- Codessoso, Curros e Fiães do Tâmega
- Covas do Barroso
- Dornelas
- Pinho
- Sapiãos
- Vilar e Viveiro
Vidindaĵoj
- Kapelo de Atilhó aŭ de Santa Margarida kaj Romanika Kapelo de Sapiãos,
- Kastrumoj de Carvalhelhos aŭ Castelo dos Mouros, de Lesenho aŭ Outeiro Lesenho, de Giestosa aŭ Castro do Souto da Lama, kaj de Cabeço
- Ponto super la rivero Beça
- Krucmonumento de Covas do Barroso
- Preĝejoj de Santa Maria (Covas do Barroso), romanikaj preĝejoj de Beça kaj de Covas do Barroso, kaj gotika preĝejo de Lampiões
- Pilorio de Dornelas
- Minkomplekso de supra valo de la rivero Terva
- Centro de Artes Nadir Afonso
- Galega militisto, trovita en São Salvador de Viveiro, kun kopio antaŭ la urbodomo de Boticas
- Akvomuelejoj
- Homformaj tomboj en Sapiãos
Bildoj
-
Omaĝo al Miguel Torga en Boticas.
-
Kastrumo de Carvalhelhos.
-
Boticas.
-
Beça.
-
Ponto de Pedrinha super la rivero Beça.
Referencoj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.




