Bobelarto

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Emblemo de Bobelarto

Bobelarto estas iniciato por subteni literaturon en Esperanto fondita de teamo de entuziasmaj homoj pri nuntempa literaturo en Esperanto. Ili verkas, legas kaj diskutas pri literaturo, organizas verkatelierojn, konkursojn, kaj kuraĝigas homojn ekverki kaj partopreni en la literatura vivo de Esperantujo.[1] Ĉefa administranto de la projekto estas Stela Besenyei-Merger.

Interkultura Novelo-Konkurso (INK)

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Interkultura Novelo-Konkurso.

INK estas konkurso por krei novelojn kaj mikronovelojn.

Libroj

La lasta vojaĝo de Cezaro kaj aliaj noktaj aventuroj
  • "La lasta vojaĝo de Cezaro kaj aliaj noktaj aventuroj". Libro kun la finalistaj noveloj de la Interkultura Novel-Konkurso 2022, Redaktoro: François Bolduc, [4] Aŭtoroj de unuopaj noveloj: Robert Sieber, Julia Levi, Oksana Vasilkova, Laura Esposito, Aaron Fingtam, Monia Minnucci, Natalia Nikulina, Cyrille Chopelet, Paola Cereda, Carlos Hernández Loarca, Pascal Vilain, Kira Sinelnik, Iura Proskura, Emanuela Pellicciaro, Mauro Barbetti, Tatjana Tereĥova, Paulo Sergio Viana, Ilia Sumilfia Dewi, James Bridge, Vadim Grin, Julia Bautina, Jorge Rafael Nogueras, Anna Bonardi, Maria Rosario Spanò, Valentina Barachevskaia, Lori Marchesin, Ugo Filippo Cavallo, Anastasia Pushkareva, Aleksandr Dimidov, Carlo Simonelli, Davide Bacchilega, Sten Johansson, Ksenia Kormysh, Luigi Guicciardi, Eugenij Zibert, Akiko Ĵin, Natalia Dolak.[5]
  • "La sekreta vivo de miaj najbaroj" Libro kun la finalistaj noveloj de la Interkultura Novel-Konkurso 2023.[6]
  • Kie vojoj renkontiĝas (2026)

Podkasto

La projekto ankaŭ havas podkaston kreitan de Stela Besenyei-Merger. [7]

Monda Verk-Monato

La monda verk-monato estas unumonata fazo, kiam homoj dum tridek tagoj dediĉas sin al kreado en Esperanto. Oni povas partopreni ekzemple per:

  • ĉiutaga verkado de 100-500-1000 vortoj, tri minutoj, unu alineo, unu rakonto, poemo, novelo aŭ kantoteksto
  • ĉiutaga tradukado de ajna teksto al Esperanto: unu paĝo, unu poemo, unu novelo, unu proverbo
  • ĉiutaga legado en Esperanto: unu rakonto, tri minutoj, unu poemo, aŭ parto de ajna teksto laŭ via plaĉo.

Referencoj

  1. bobelarto.ink - la retejo de la projekto
  2. (ISBN 978-80-88326-30-4) 2022, 113 paĝoj
  3. [1] Amo, tuso kaj forpaso - mendebla ĉe kava-pech.cz
  4. (ISBN 978-80-88326-43-4) 2023, 365 paĝoj
  5. [2]
  6. (ISBN 978-2-925496-007) 2024, 434 paĝoj
  7. Podkasto de Bobelarto

Eksteraj ligiloj

  • https://bobelarto.ink - la retejo de la projekto
  • (eo) Podkasta.net : Esperanto kaj literaturo renkontiĝas en tiu ĉi kanalo! Ĉu interesas vin kiuj verkas en Esperanto? Kiuj eldonas librojn? Ĉu vi deziras trovi konsilojn, inspiriĝon por (ek)verki? Kio nova okazas? Ni okazigas babiladojn ĉi tie kun la plej diversaj homoj por informi pri la novaĵoj, kontakti kaj konekti kiom eble plej multe da homoj per la amo de literaturo.

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.