Blondie

Blondie
Blondie
muzika grupo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1974 vd
Antaŭe The Stilettos vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Blondie
muzika grupo Redakti la valoron en Wikidata
Bazaj informoj
Ĝenroj rok-muzikonova ondopostpunkopotencpopa muziko • dancrokmuziko
Retejo www.blondie.net
vdr

Blondie estas usona rok-bando formita en 1974 en Novjorko fare de la kantistino Debbie Harry kaj la gitaristo Chris Stein. La bando estis pionira en la usona novondaj ĝenro kaj scenejo de la mezo de la 1970-aj jaroj.

La unuaj du albumoj de la bando enhavis fortajn elementojn de punko kaj nova ondo, kaj kvankam ili estis tre sukcesaj en Britio kaj Aŭstralio, Blondie estis konsiderita kiel subkultura bando en Usono ĝis la publikigo de ilia tria albumo ege laŭdata de kritikistoj nome Parallel Lines en 1978. Laŭlonge de la sekvaj kvar jaroj, la bando publikigis serion de sukcesaj unuopaĵoj, kiel "Dreaming", "One Way or Another", "Heart of Glass" (ĉiuj el 1979), "Call Me", "Atomic", "The Tide Is High", kaj "Rapture" (ĉiuj el 1980). La bando famiĝis pro sia eklectikisma miksemo de muzikaj stiloj, aliginte elementojn de diskoa, popa, regea, funka kaj frua hiphopa muzikoj.

Blondie disbandiĝis post la publikigo de sia sesa studialbumo, nome The Hunter, en 1982. Harry plue faris soloan karieron kun diversaj rezultoj post haltigi dum kelkaj jaroj dum kiuj ŝi zorgis pri sia partnero Stein, kiu suferis pemfigon, nome rara memimuna malsano ĉe la haŭto. La bando reformiĝis en 1997, atingis novan sukceson kaj ilia sesa unuopaĵo la numeron unuan en Britio pere de "Maria" en 1999, ĝuste 20 jarojn post ilia unua brita numerunua unuopaĵo, "Heart of Glass".

La grupo turneis kaj koncertis tra la tuta mondo dum la sekvaj jaroj, kaj estis enmetita en la Fam-Salono kaj Muzeo de Rokenrolo en 2006. Blondie vendis ĉirkaŭ 40 milionojn da diskoj tutmonde kaj plue aktive koncertas. La dekunuan studialbumon de la bando, nome Pollinator, oni publikigis la 5an de Majo, 2017.

Membroj

Nunaj membroj

  • Debbie Harry – ĉefkantisto (1974–1982, 1997–nune)
  • Chris Stein – gitaro, baso (1974–1982, 1997–nune; neturneanta el 2019)
  • Clem Burke – drumoj, perkutado, apoga kantisto (1975–1982, 1997–nune)
  • Leigh Foxx – baso (2004–nune; sesia kaj turnea muzikisto: 1997–2004)
  • Matt Katz-Bohen – klavaroj, apoga kantisto, gitaro (2008–nune)
  • Tommy Kessler – gitaro (2010–nune)

Turneaj membroj

  • Glen Matlock– baso (2022–nune)
  • Andee Blacksugar – gitaro (2022–nune)

Iamaj membroj

  • Fred Smith – baso (1974–1975)
  • Billy O'Connor – drumoj (1974–1975)
  • Ivan Kral – gitaro (1974; mortis en 2020)
  • Gary Lachman, alinome Gary Valentine – baso, gitaro (1975–1977, 1997)
  • Jimmy Destri – klavaroj, apoga kantisto (1975–1982, 1997–2004)
  • Frank Infante – gitaro, apoga kantisto, basos (1977–1982)
  • Nigel Harrison – baso (1978–1982, 1997)
  • Paul Carbonara – gitaro, apoga kantisto (1997–2010)
  • Kevin Patrick (alinome Kevin Topping) – klavaroj, apoga kantisto (2003–2007)
  • Jimi K Bones – gitaro (2003)

Diskaro

Studialbumoj

  • Blondie (1976)
  • Plastic Letters (1978)
  • Parallel Lines (1978)
  • Eat to the Beat (1979)
  • Autoamerican (1980)
  • The Hunter (1982)
  • No Exit (1999)
  • The Curse of Blondie (2003)
  • Panic of Girls (2011)
  • Ghosts of Download (2014)
  • Pollinator (2017)

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.