Blefarito
| Blefarito | |
|---|---|
| malsano • simptomo aŭ signo | |
Blefarito estas inflamo de palpebro, aŭ pli ekzakte, de la palpebra rando, tre ofta ĉe infanoj, sed ankaŭ konstatebla en ĉiuj aĝoj.
Ĝiaj ĉefaj kaŭzoj estas nefavora higiena medio, manko de pureco, kronika konjunktivito, perturboj de la larma aparato, maldormado, nebona korpa kondiĉaro, neĝustitaj refraktaj difektoj (precipe malmiopeco kaj astigmatismo), irita atmosfero pro fumo, vento, polvo ktp. Ĝiaj simptomoj estas ŝvelo, ruĝeco, doloro kaj jukado ĉe la palpebra rando, epiforo (larmelfluo), troa sensiveco al la lumo kaj okula laciĝado dum laboro, speciale ĉe lampa lumo. La palpebroj kelkfoje kungluiĝas matene, kaj prezentas grandan kvanton da blanketaj skvamoj ĉe la radikoj de la okulharoj. Tiuj ĉi ofte elfalas, sed estas anstataŭigataj per novaj. Ĉe ulcera formo la palpebra rando prezentas flavetajn krustojn, kiuj kungluas la okulharojn. Forigante tiujn krustojn, oni rimarkas ĉe la bazo de la okulharoj ulceretojn, kiuj facile sangas. La elfalintaj okulharoj ĉi-kaze ne estas anstataŭigataj per novaj, ĉar ties harfolikloj estas detruitaj. Sekve la palpebra rando prezentiĝas tute aŭ parte senhara.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.
