Blanka Insulo

White Island / Whakaari
La kraterlago de White Island
La kraterlago de White Island
vulkaninsulo
Alteco 321 m
Situo Bay of Plenty, Nordinsulo, Nov-Zelando
Geografia situo 37° 31′ S, 177° 11′ O (mapo)-37.516666666667177.18333333333Koordinatoj: 37° 31′ S, 177° 11′ O (mapo) f4
White Island / Whakaari (Nov-Zelando)
White Island / Whakaari (Nov-Zelando)
DEC
Situo de White Island / Whakaari
Map
White Island / Whakaari
Speco Stratovulkano
Laste erupciis 9-a de decembro 2019, 14:11 loka tempo UTC+13 NZDT
Plej facila montgrimpo Helikopterflugo, boata veturo
Rimarko Ununura insulvulkano de Nov-Zelando
vdr

Blanka Insulo (maorie Whakaari, angle White island) estas kaj stratovulkano kaj vulkaninsulo, nome unu el la plej konataj vulkanoj de Nov-Zelando, kaj situas je la plata nordflanko de la Nordinsulo.

La alteco de tiu vulkaninsulo estas 321 metroj super marnivelo, kaj la tuta alteco el la vulkanbazo estas proksimume 1600 metroj. La pejzaĝo memorigas al tiu de la LunoMarso kaj estas kalkulata kiel unu el la plej bonaj turismaj allogaĵoj de Nov-Zelando.

Ekde proksimume la ŝanĝiĝo de la 19-a al la 20-a jarcento sur la insulo oni elfosis sulfuron. En 1914 ĉiuj 10 ministoj mortis pro vulkan-erupcio. La elfosado de sulfuro kelkajn jarojn poste rekomenciĝis, sed komence de la 1930-aj jaroj definitive haltis. La restaĵoj de la konstruaĵetoj kun instalaĵoj kiuj rememoras al tiu tempo ankoraŭ videblas en angulo de la insulo.

La vulkano ankoraŭ estas aktiva: regule okazas tertremoj kaj kelkfoje ankaŭ erupcioj. Je la 9-a de decembro 2019 okazis erupcio ĉe kio deknaŭ homoj mortis kaj dudekkvin vundiĝis.

La surpaŝo de la insulo estas per severaj sekurecpostuloj ligata: oni rajtas surpaŝi la insulon nur sub akompano de specialaj gvidistoj kaj estas deviga porti sekureckaskon (subitaj eksplodoj) kaj kontraŭgasmaskon (ekstrema odoro de sulfuro). La ĉeestanta kratera lago varias dum la daŭro de la tempo regule tiel en nivelo kiel en koloro de la akvo.

La vulkanaj aktivecoj de la insulo kontinue estas observataj fare de vulkanologoj, interalie per kameraoj, sismografoj kaj magnetometroj.

Krom la vulkana insulo mem, ankaŭ la vivo en la akvo estas tre speciala, pro la alta akvotemperaturo.

Bildaro

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.