Blake Edwards
Blake EDWARDS (la 26-an de julio 1922 - la 15-an de decembro 2010 ) estis aklamita kinoreĝisoro, Oscar- gajninto kaj respondeca pri pluraj gravaj produktaĵoj kiel la Rozkolora Pantero filmoserio kaj la sukcesaj filmoj Breakfast at Tiffany's kaj Victor Victoria.
Vivo
Naskiĝis la 26-an de julio 1922 en la urbo Tulsa, en Oklahomo, en Usono, nomata William Blake Crump. Infanaĝe li ludis en pluraj filmoj kaj eĉ verkis scenarojn. Lia sukceso en reĝisorado okazis en 1961 kiam li reĝisoris kaj produktis la filmon Breakfast at Tiffany's, ĉefroligante la Oskar-gajninton Audrey Hepburn. En 1962 li reĝisoris la filmon Days of Wine and Roses kun Jack Lemmon kaj Lee Remick.
Post ĉi tiu filmo venis La Rozkolora Pantero ĉefrolita de la aktoro kaj komikulo Peter Sellers, kiu estis premiere prezentita en 1963 kaj iĝis komedia filmo kiu estis sekvita per ok pliaj filmoj kiuj ankaŭ iĝis furoraĵoj, kiel ekzemple A Shot in the Dark (1964).
En 1959 li reĝisoris la komedion Operation Petticoat kun Cary Grant kaj Tony Curtis. En 1965 li skribis kaj reĝisoris la komedion The Great Race kun Jack Lemmon kaj Tony Curtis. En 1984 li reĝisoris la filmon Mickey kaj Maud kun Dudley Moore en la gvidrolo.
Post sia geedziĝo kun filmaktorino Julie Andrews, li reĝisoris kaj produktoris plurajn filmojn kun ŝia partopreno, inkluzive de Darling Lili, la komedio 10, la dramo That's Life! (1986), kaj la premiita filmo Victor Victoria.
En la 75-a Akademia Premio en 2004, Edwards ricevis honoran Oskaron por dumviva atingo.
Li estis edziĝinta al Patricia Walker inter 1953 kaj 1967 kaj ili havis du infanojn kune. De 1969 ĝis sia morto li estis edziĝinta al Julie Andrews kaj ili havis du adoptfilinojn.
En 2005 li ricevis honordoktorecon de Ŝtata Universitato de Arizono [1].
Referencoj
- ↑ Honorary Degrees, Arizona State University
Eksteraj ligiloj
- Sensoj de Kino: Kritika datumaro de grandaj reĝisoro
- Blake Edwards ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
- Blake Edwards ĉe AllMovie (angle)
- Blake Edwards ĉe Internet Broadway Database (angle)
- Encyclopedia de Oklahoma Historio kaj Kulturo – Edwards, Blake
- Mia Tago Kun Blake Edwards – Tributo de Steven Ameche
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

