Bioresonanco

Bioresonanco-terapio, ankaŭ konata sub la nomo MORA, estas pseŭdoscienca medicina koncepto, derivata de la elektromagneta terapio, konsiderante ke elektromagnetaj ondoj povas esti uzataj por diagnozi kaj trakti homan malsanon[1]. Bioresonanco-terapio estas parto de alternativa medicino.

Historio

Bioresonanco-terapio estis inventita en Germanio en la jaro 1977 fare de Franz Morell kaj lia bofilo inĝeniero Erich Rasche. Komence ili nomis ĝin "MORA-terapio", pro la komencaj literoj en MOrell kaj RAsche. Iuj el la aparatoj enhavas elektronikan cirkviton, kiu mezuras haŭtan reziston, similan al la E-metro (aparato 'radionics') uzata de scientologio, kiun la kreintoj de la bionresonaco esperis plibonigi. Franz Morell estis membro de la eklezio de scientologio[2][3].

Praktikantoj de bioresonanco diras, ke ili povas detekti diversajn malsanojn kaj malvirtojn. Ili kredas, ke bioresonanco similas al iuj konceptoj en Tradicia Ĉina Medicino, precipe akupunkturo.

Sciencaj kritikoj

Ne havante sciencan eksplikon pri kiel bioresonanco-terapio povas funkcii, esploristoj klasifikis bioresonancon kiel pseŭdosciencon[4]. Sciencaj studoj montris neniujn pli bonajn efikojn ol placebo.

Okazis fraŭdoj en la interreto, ekzemple praktikisto, kiu faris falsajn deklarojn, ke li povus kuraci kanceron, kaj ke klientoj devus rezigni al praktikoj kiel kemioterapio aŭ kirurgion, rekomendita de kuracistoj. Ben Goldacre ridindigis la BBC kiam ili raportis, ke li povus konvinki 70% de siaj klientoj ĉesi fumi, pli bonan rezulton ol iu ajn alia konvencia terapio.

En Usona manĝaĵa kaj droga administracio klasifikis aparatojn, kiuj uzas haŭtrezistan mezuradon por diagnozi kaj trakti diversajn malsanojn kiel Klasa III-aparatojn, kiuj unue devas esti aprobataj de la FDA por merkatado[5]. La FDA malpermesis la merkatadon de tiaj aparatoj en Usono kaj sankciis multajn komercistojn de tiaj aparatoj ĉar ili faris falsajn deklarojn pri la sanaj avantaĝoj de tiuj aparatoj[6].

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. (angla) Ernst E. (Junio 2004). “Bioresonance, a study of pseudo-scientific language”, Forsch Komplementärmed Klass Naturheilkd 11 (3), p. 171–173. doi:10.1159/000079446. 9442559. 
  2. (angla) Bioenergetic Medicine - FAQ Arkivigite je 2015-05-29 per la retarkivo Wayback Machine
  3. (angla) Scientology und die Bioresonanztherapie Arkivigite je 2019-03-17 per la retarkivo Wayback Machine (PDF; 21 kB) Aktion Bildungsinformation e. V.
  4. (angla) E. Ernst: Bioresonance, a study of pseudo-scientific language. In: Forschende Komplementarmedizin Und Klassische Naturheilkunde = Research in Complementary and Natural Classical Medicine, en: Forschende Komplementarmedizin Und Klassische Naturheilkunde = Research in Complementary and Natural Classical Medicine, Vol. 11, n-ro. la 3-an de Junio 2004, ISSN 1424-7364, paĝoj 171–173, doi:10.1159/000079446, PMID 15249751.
  5. (angla) Alan E. Smith (2007). „Bioresonance Therapy (BRT)”. UnBreak Your Health: The Complete Guide to Complementary & Alternative Therapies. Loving Healing Press. p. 29. ISBN 1-932690-36-0.
  6. (angla) „BioResonance Therapy”, Memorial Sloan-Kettering Cancer Center, la 29-an de majo 2012.

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.