Bigoso

Bigoso (pole Bigos) estas tradicia pola (kaj litova) manĝaĵo farita ĉefe el brasiko kaj viando, kiun probable alportis al Pollando Ladislao la 2-a. Ĝi estas konsiderata nacia plado en Pollando.
Estas konataj multaj manieroj por prepari bigoson. Povas esti diferencaj kelkaj aldonaĵoj, spicoj aŭ nur alie sekvas aldonado de ingrediencoj. Tamen la bazaj ingrediencoj de tradicia bigoso estas ĉiam samaj: saŭrkraŭto kaj freŝa brasiko (ofte nur saŭkraŭto, sed tiam la manĝaĵo estas tro acida), diversaj viandaĵoj kaj kolbasoj (kvalito de viandaĵoj plejparte decidas pri gusto de bigoso), sekfungoj, sekprunoj, cepo kaj spicoj. La tutaĵo estas brezata kiel eble plej longe (ju pli longe, des pli bone) dum kelkaj tagoj kun paŭzoj. Kelkfoja aldonado de ruĝa vino plibonigas bigoson. Bone preparita manĝaĵo estas nigra bruna, densa kaj ne devas elflui akvo el ĝi. La bigoso estas pikanta, iom acida kaj ne tro dolĉa, kaj odoras je fumaĵita viando, prunoj kaj ev. ĉasviandaĵo.
En malnova pola kuirarto al bigoso estis aldonata mielo aŭ dolĉa vino. Oni ankaŭ ofte preparadis tn. bigoson kun vivukrio - poto kun brezata bigoso estis ĉirkaŭgluita de pasto. Laŭta "eksplodo" de kovrilo (pro alta aerpremo) signifis, ke la manĝaĵo estas preta.
Oni ofte aldonas al bigoso karvion, majoranon, pimenton, tomatan pureon kaj prunojn - freŝajn, sekigitajn aŭ kiel konfitaĵoj.
Tradicie, bigoson oni manĝas kun pano trinkante vodkon.
En la pola lingvo la vorto bigos signifas ankaŭ: malordo, tumulto.
En Esperanto
En Sinjoro Tadeo de Adam Mickiewicz troviĝas laŭdo pri bigoso:
- Sed eĉ sen tiaj spicoj bonegas aparte
- Bigoso, ĉar el bonaj legomoj ĝi arte
- Kunmetiĝas: Hakita brasiko acida,
- Kiu laŭ la proverbo, mem en buŝon iras;
- Fermite en kaldrono, per sino humida,
- Ĝi kovras elektitajn pecojn de viandoj,
- Kaj varmiĝas, ĝis fajro el ĝi pleneltiras
- Nutrajn sukojn kaj ŝprucas brogaĵo el randoj,
- Kaj aero ĉirkaŭe per aromo spiras. (...)[1]
Referencoj
- ↑ Sinjoro Tadeo, Libro 4ª, vv. 832–840
Eksteraj ligiloj
Artikolo pri la pola bigoso en la retejo La Balta Ondo, aŭgusto 2019
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.