Bideo

Bideo[1][2] (turke:Bide) estas malalte instalita parto de la sanitaraĵo aŭ tipo de lavujo por la lavado de la eksteraj generaj organoj aŭ de la anuso. La vorto estas derivita el la franca lingvo.
Historio
En la franca lingvo Bidet estas vorto por poneo (kaj en la malnovfranca lingvo bider signifas troti). Ĉi tiu etimologio venas de la fakto ke oni rajde sidas sur bideo, kiel oni rajdas poneon.
Laŭ iuj la bideo estis invento de francaj meblofaristoj je la fino de la 17-a jarcento aŭ la komenco de la 18-a jarcento, kvankam ekzakta dato aŭ eltrovinto ne estas konataj. Ekzistas teorioj ke la inventinto estis Christophe Des Rosiers, meblisto de la franca reĝa familio. La plej fruaj skribitaj mencioj de la bideo estas de 1710.
-
Bideo: Ĉi tiu formo ofte troviĝas en Eŭropo
-
Bideo aldonita al la necesejo mem
-
Necesejo (maldekstre) kaj bideo (dekstre)
Notoj
- ↑ En PIV ĉe [1]
- ↑ Bideto ĉe Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 31. Eble tio estas eraro ĉar kolizias kun eta bido. Krome Azorín indikas etimologion el franca bidet (ĉevaleto), ĉar oni uzas ĝin rajdistopoze. Azorín, samloke.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.