Bi Feiyu

Bi Feiyu
Persona informo
Naskiĝo 19-an de januaro 1964 (1964-01-19) (62-jaraĝa)
en Xinghua
Lingvoj ĉina vd
Ŝtataneco Ĉinio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Internacia Verkada Programo Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
ĵurnalisto
scenaristo
literaturkritikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo literaturo, Ĉinlingva literaturo kaj literatura kritiko Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bi Feiyu (ĉine 毕飞宇, pinjine: Bì Fēiyŭ), naskiĝis en 1964 en Xinghua, Ĝjangsuo) estas ĉina verkisto kaj ĵurnalisto. Li estas unu el la plej gravaj eksponentoj de la nuntempa ĉina literatura sceno kaj gajninto de multaj naciaj kaj internaciaj literaturaj premioj. Li ankaŭ estas konata pro verkado de la filmo por la 2006-datita Ora Globo nomumita filmo The Shanghai Triad de Zhang Yimou[1]

Biografio

Li studis en la Pedagogia Universitato en Yangzhou (1983 - 1987), poste instruis tie. Li okupiĝis pri ĵurnalismo. Nuntempe li loĝas en Nankino, laborante en eldonejo. Post diplomiĝo pri Ĉina Literaturo ĉe la Universitato de Yangzhou en 1987, li akiris profesorecon en Nankino en instruista altlernejo por blinduloj kaj surduloj. Dum liaj universitataj jaroj, dum Ĉinio eliris el la silento trudita fare de la Kultura Revolucio, Bi venis en kontakton kun la plej gravaj verkistoj de la okcidenta tradicio kiel ekzemple Shakespeare, Tolstoj, Kafka, Joyce kaj Calvino[2]. En 1998 li komencis labori por la literatura revuo Yuhua (雨花) kaj aliĝis al la Ĝjangsua Verkista Asocio, de kiu li nun estas vicprezidanto. Li instruas en Nankina Universitato, kie li loĝas[3].

Verkaro

Bi Feiyu debutis kun la romano Luna Opero (2003) Li estis ricevis la Virazian Literaturan Premion en 2010 por la romano 玉点,玉秀, 玉秧 ('Tri fratinoj'), kiu temas pri la vivoj de tri fratinoj dum la Kultura Revolucio. Li ankaŭ ricevis du el la ĉefaj literaturaj premioj de Ĉinio, la Premio Lu Xun (dufoje) kaj la Premio Mao Dun en 2011 por la romano "Masaĝo tuina" (ĉine: 推拿) el 2008 pri blindaj masaĝistoj[4].

Tradukoj

Lia prozo estis tradukita en la rusan, anglan, francan, germanan, hispanan, italan, nederlandan, vjetnaman kaj aliajn lingvojn.

Masaĝo tuina (romano)

La romano 'masaĝo tuina' (ĉine: 推拿) estis jam tradukita al la

  • angla (de Howard Goldblatt kaj Sylvia Li-chun Lin),
  • germana (de Marc Hermann),
  • rusa (de Natalia Vlasova),
  • korea (de Moon Hyun-seon),
  • japana (de Yutori Iizuka).

Masaĝo estis adaptita al televidserio See Without Looking (2013), filmon Blind Massage (2014) (kiu gajnis Asian Film Award por la Plejbona Filmo kaj Golden Horse Award por la Plejbona Plenlonga Filmo

Bi Feiyu verkis ankaŭ la scenaron por la filmo Shanghai Triad de Zhang Yimou (1996).

Referencoj

  1. (en) Bi Feiyu, paper-republic.org
  2. (itala) Ludovica Holz, Bi Feiyu: Il sorriso di Calvino Arkivigite je 2021-08-03 per la retarkivo Wayback Machine, doppiozero.com, 17 maggio 2013
  3. (en) ( EN ) Laifong Leung, Nuntempaj ĉinaj fikciverkistoj: biografio, bibliografio kaj kritika takso, paĝoj 2529, Novjorko, Routledge, 2017, OCLC 936349715 .
  4. (de) "Bi Feiyu: Jeder lebt doch mit seinem eigenen „blinden Fleck“, Goethe-Institut, arkivita de la originalo, Wayback maŝino, la 4-an de marto 2016.

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.